Paĝo:Grabowski - Kondukanto de l’interparolado kaj korespondado, 1907.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Vi estas tre ĝentila ke vi pensas pri ni.

— Estas jam longe, ke mi ne havis la plezuron vin vidi.

B. Mi prezentis min kelkajn fojojn ĉe vi, sed ne havis la feliĉon vin trovi en la domo.

— Oni transdonis al vi mian karton de vizito.

A. Efektive, kaj mi multe bedaŭras, ke mi ne estis en la domo por vin akcepti.

B. Kiel fartas sinjoro via patro?

A. De kelkaj tagoj li estas iom suferanta, li ne devas eliri el la ĉambro.

B. Mi malĝojas je tio.

— Mi esperas ke estos nenio danĝera.

A. Nenio danĝera, sed en lia aĝo li devas esti singardema.

B. Sinjoro via frato fartas ĉiam bone?

A. Ho! li havas sanon de fero. Mi devas ĉiam ripetadi al li, ke li estu singardema.

B. La indon de la sano oni konas, kiam oni ĝin perdis.

— Kaj sinjorino via fratino, kiel ŝi fartas?

A. ŝi neniam estas sana du tagojn unu post alia, kaj tial ŝi uzas la tutan eblan singardemon.

B. Kiuj zorgas la plej multe por konservi la sanon, tiuj ĝin perdas la plej facile.

A. Vi estas eble prava; sed en ĉiu afero estas malfacile konservi la ĝustan mezon.

B. Kaj tial la sano estas trezoro la plej multekosta kaj la plej malbone gardata.

A. AI kiu vi ĝin diras? Mi ne povas plendi je mia sano, kaj tamen ofte mi sentas min nebone.

B. Neniu dirus tion-ĉi, ĉar vi elrigardas ĉiam tiel bone.

A. Vi faras al mi komplimentojn.

B. Oni faras komplimentojn al la personoj, kiuj nin ne tuŝas, sed al la personoj kiuj estas karaj al ni…

SERVANTO

Sinjoro kaj Sinjorino N.