Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

B. Metu la manĝilaron sur la tablon, kiu estas proksime de la fenestro.
A. Tiu-ĉi telero ne estas pura, metu alian!
B. Tiu-ĉi tranĉilo tranĉas malbone.
A. Donu freŝan panon, tiu-ĉi estas malmola.
B. Forprenu tiujn-ĉi telerojn kaj donu supon de...
A. Ni ne havas kuleron disverŝan.
G. Ordonu du porciojn da bova restaĵo kun fungoj.
A. Ĉu vi havas fiŝon tute freŝan?
G. Ni havas karpojn kiuj venas rekte el la rivero.
B. Donu alian forketon kaj puran teleron.
A. Ĉu vi havas viandon de sovaĝo?
G. En tiu-ĉi momento, ne, sinjoro: la ĉasado ne estas ankoraŭ permesita.
A. Tiu-ĉi oleo ne estas bona.
G. Ĝi estas tamen oleo d' Aix.
A. Eble, sed devas esti jam longa tempo, ke ĝi ne vidis la belan ĉielon de Provence.
B. Kiajn legomojn vi havas?
G. Pizetojn kaj brasikon de Brŭelles.
A. Alportu kokidon rostitan kaj salaton.
B. Kelnero, donu al ni botelon de vino Pouilly kaj aliajn glasojn.
G. Kian postmanĝon deziras la sinjoroj?
A. Fromaĝon de Roquefort kaj pirojn.
B. Donu la kalkulon.
G. Jen, sinjoroj. Havu la bonecon pagi en la kontoro.
B. Tre bone; jen por vi.

En kafejo.

A. Ni eniru en la ĉambron por fumantoj.
B. Servanto! du glasojn da kafo kaj du glasetojn da konjako.
G. Jen, sinjoroj, mi petas. Ĉu vi deziras kremon?
A. Ne, mi trinkas nur kafon nigran.
B. Junulo! enverŝu al mi multon da kafo, mi diros al vi poste la kaŭzon. — Bone. — Nun enverŝu multon da kremo, mi diros al vi kial.
    — Nu, mia kara A***, kian novaĵon vi havas por rakonti?
    — (Al la servanto.) Kion vi faras tie-ĉi? Ni jam nenion pli bezonas.