Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

A. Ne elmetu la kapon tra l' fenestro. — Vi scias eble, ĉu la vagonaro haltas en X?
B. La libreto de vojo diras ke ĝi pasas sen ekhalto.
A. Mi aŭdas fajfon de vagonaro kiu alvenas.
B. Kia rapideco!
A. Ni jam transkuris tri kilometrojn.
B. Rigardu la belan viadukton, kiun ni tuj traveturos.
A. Ŝajnas ke ĝi estas tiel solida kiel bela.
B. Tenu prete vian bileton.
A. Kial?
B. Ĉar oni devas montradi ĝin ĉie: ĉe l' enirado en la atendejon, sur la stacio de alveno kaj dum la veturado je ĉiu postulo de la kontrolistoj.
A. Kaj se min ĝin perdus?
B. Vi pagus la koston de via loko, kalkulitan de l' distanco la plej malproksima.
    — Vi sen dubo enskribigis viajn pakaĵojn?
A. Jen estas la karto de ricevo, kiun oni donis al mi.
B. Konservu ĝin bone, por povi ĝin redoni ĉe la repreno de via vestaĵo.
A. Kiam ni haltos por matenmanĝi?
B. Post duonhoro ni estos en la bufedo.
A. Tiom pli bone, ĉar mi komencas senti malsaton kaj soifon. Kiel longe oni haltas?
B. Bonan kvaronon da horo.
A. Kiel sin nomas tiu-ĉi stacio?
B. Tio estas la stacio G.
A. La vojisto faras signojn kaj la vagonaro haltas. Ŝajnas al mi ke la maŝino eliras el la reloj kaj ke la kaldrono perdas vaporon tra la ventoliloj.
B. La timo vin igas vidi multajn aferojn. La maŝinisto ekpremis la haltilojn ĉar ni proksimiĝas al ŝanĝejo de reloj.
A. Kio estas la nigra subteraĵo kiun mi vidas tie malsupre.
B. Tunelo.
A. Mi ne amas traveturi tunelojn.
B. Mi ankaŭ ne, aparte se ili ne estas bone lumigataj.
A. Ĉu estas tre longa tiu-ĉi subteraĵo.
B. Ne tro longa, sed sufiĉe profunda.
A. Dank' al Dio! jen ni elveturis el tiu-ĉi profundaĵo.