Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

B. Kaj jen ni alvenis al la bufedo.
A. Tiom pli bone.
K. (Malfermante la pordon.) Eliru, sinjoroj; vi havas kvaronon da horo de ripozo.
A. Kie estas la bufedo?
K. Ŝtuparo dekstren, pordo rekten.

***

A. Jen ni estas iom refortigitaj. Se ni ekbruligus cigaron?
B. Estas malpermesita la fumado en la vagonoj kaj en la ĉambroj de stacio.
A. Sed vojirante de Strasburgo al Bazileo mi fumis.
B. Ĉar tie estas vagonoj por fumantoj.
A. Tial ni babilu iom.
B. Volonte, sed pri kio?
A. Donu al mi malgrandan ideon pri lokomotivo.
B. Estas maŝino kvar — aŭ sesrada kun forno, kameno, kaldrono kaj unu aŭ pli vaporaj cilindroj, kies piŝtoj metas en movadon kelkajn stangojn de fero, kiuj komunikas ilian movon al la radoj.
A. Sed kiel la vaporo de akvo povas movadi la piŝtojn de la cilindroj?
B. La vaporo eniras alterne de la du flankoj de l' piŝto kaj eliras de l' flanko kontraŭa en la atmosferon.
    — La movo „tien-reen“ rezultanta estas transmetata al la radoj per helpo de kunigiloj genuaj.
A. Tial la movo de l' piŝto estas la ĉefa movilo de ĉiuj tiaj maŝinoj.
B. Efektive. Ili estas kun alta aŭ malalta premo, laŭ la nombro da atmosferoj kiujn ili povas porti; la maŝinoj de la fervojoj estas kun alta premo.
A. Vidu! kiel la tempo pasas dum la babilado. Jen ni estas sur nia stacio.
B. Ni iru serĉi niajn pakaĵojn.

Sur la maro.

B. Jen fine ni estas sur la ŝipo.
A. Tio min ne ĉagrenas. Kia malprudenta elpenso estas tiuj ŝtuparoj de ŝnuro! Mi preskaŭ rompis al mi la kolon.