Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

B. Estas via kulpo; vi devis teni vin bone.
A. Eble estas mia kulpo, sed kion vi dirus, se estus veninta ekblovo de vento, dum ni estis en la malbenita ŝalupo?
B. Kredeble nenion, ĉar la ŝalupo sin estus renversinta, kaj ni estus ĉiuj trinkintaj gluton da akvo.
A. Vi prenas ĉion filozofe; sed mi konfesas al vi, ke mi volus jam esti elirinta el tiu-ĉi malbenita ŝipo kiun pestigas la malbona odoro de gudro.
B. Ĉu la odoro de l' gudro faras al vi malbone?
A. Mi nescias, sed mi havas grandan doloron de l' kapo, kaj malvarmon en la tuta korpo.
B. Trinku glaseton da brando de ginepro.
A. Mi plivolas eltiri min sur mia hamako; eble tio-ĉi min helpos.
B. Vi ŝanĝas la koloron. Kio estas al vi?
A. La kapo sin turnas al mi; mi devos vomi. (Kriante.) Vazon! vazon!
B. Jam tiel rapide? Kaj tamen la maro estas sufiĉe trankvila, kaj apenaŭ ni elveturis el la haveno.
A. Mi mortas.
B. Konsolu vin, oni ne mortas je l' malsano de maro.
A. Mi suferas terure.
B. Ĝi pasos.
A. Mi sentas min iom pli bone.
B. Eliru ni sur la ponton; aero libera faros al vi bone.
A. Ho! kia vento! — Mia ĉapo falis en la maron! Haltu, haltu!
B. (Ridante.) Haltigu la radojn, konduktoro, haltigu!
A. Kia ĉagreno! Ĉapo por dek frankoj....
B. Kiu servos nun kiel kapa kovrilo al iu mara bovido (foko).
A. (Sin returnas kolere kaj foriras.)
B. He! sinjoro A., ne tenu la genuojn tiel rekte; alie la mara malsano vin ree ekkaptos.
A. Vi parolas serioze?
B. Aŭskultu. Se vi tenos la genuojn iom fleksitaj, kiel faras la maristoj, via korpo restos en ripozo kaj la movo de la vaporŝipo ne venos en kontraŭecon kun la movo de l' stomako.
    — Se vi marŝados kiel prusa grenadisto, tuta via korpo estos skuata, kaj tiam estas ankaŭ nature ke...
A. Mi komprenas, komprenas. Ni ekprovu la paŝadon de la maristoj!