Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

B. Nenio embarasas tiel la vojiranton kiel la elekto de hotelo en urbo, kien oni alvenas je l' unua fojo.
A. Jam ne je tio-ĉi mi zorgas, sed oni esploros niajn kofrojn en la depagejo...
B. Oni volos vidi la pasportojn...
A. Oni renversados nian vestaĵon.
B. La veturigistoj min trenos maldekstren...
A. La ĉambristoj de hotelo min trenos dekstren...
B. Dume la portistoj jam forkuris kun niaj pakaĵoj.
A. Atendante la diversajn plezurojn jen ni estas en la haveno. Ni tuj eliros el la vaporŝipo.

El komedio de Goldoni: „l' Amore paterno“ (La Amo patra).

Dialogo unua.

Pankracio kaj Klariĉe.

Pankracio. Kara filino, mi estas ĉagrenita, senespera.
Klariĉe. Patro mia kara, konsolu vin, trankviliĝu.
Pankracio. Kiel vi volas, ke mi min konsolu? Jen ni estas en Parizo ĉirkaŭ tri monatojn. La morto neatendita de mia frato, per kies helpo, por tiel diri, mi vivis, la leĝoj de l' lando, kiuj ne permesas al mi heredi ion, min metas en la plej grandan senkonsilecon de l' mondo.
Klariĉe. Patro mia, la plej granda bono de tiu-ĉi vivo estas la trankvileco de l' animo, la rezignacio kaj la indiferenteco. Ridu je la fortuno, ŝi povas forpreni al ni ĉion, ekster la virto, kaj ni perdas nenion, se tiu-ĉi lasta restas al ni.
Pankracio. Tial vi konsilas al mi resti?
Klariĉe. Jes, mia patro, sen ia malfacilo. La zorgeco kiun montras al ni Lukrecia, kaŭze la estimo kiun ŝi havis por via frato, estas providenco por ni, kaj ni estus sendankaj al la Providenco, se ni ne uzus ĝiajn bonfarojn.
Pankracio. Ĉu estas eble ke iu homo merita ne enamiĝos en vian virton?
Klariĉe. Vere, vi min igas ruĝiĝi.