Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pankracio. La malmultaj Italoj, kiuj faras al ni la honoron veni tien-ĉi kelkfoje, ne satiĝas vin laŭdi.
Klariĉe. Ili estas plenaj de boneco, de ĝentileco.
Pankracio. Kion vi pensas pri ili?
Klariĉe. Sinjoro Ĉelio havas bonajn manierojn, estas ĝentila, sed ŝajnas al mi iom tro viveca. Sinjoro Silvio havas spiriton pli trankvilan, sed li estas tro serioza. Sinjoro Florindo scias iom, sed estimas sin tro multe; kaj la sinjoro Petronio nenion scias, hontas scii nenion kaj laŭdas kaj mallaŭdas kion laŭdas aŭ mallaŭdas la aliaj.
Pankracio. Tre bone. Oni ne povas pentri pli bone la karakteron de tiuj-ĉi kvar personoj. La ĉielo, en mia malfeliĉo donis al mi la kontentigon havi du filinojn, kiuj estas du orakoloj. Vi estas bonega en la sciencoj, kaj Anĝelika' en la kantado.
Klariĉe. Patro mia, la amo vin faras tro karesema. Ne juĝu nin per pasio.

Dialogo dua.

Anĝelika kaj la diritaj.

Anĝelika. Mia patro, mi venas por diri al vi aferon, kiu faros al vi plezuron.
Pankracio. Jes: konsolu min, mi ĝin bezonas.
Anĝelika. Mi finis en tiu-ĉi momento meti en muzikon la kanton, kiun Klariĉe komponis.
Pankracio. Tre bone! kiam ni ĝin aŭskultos?
Anĝelika. Kiam vi volas.
Pankracio. Ni atendu ĝis kiam ni havos gastojn. Je l' tagmezo venos niaj amikoj. Vi kantos kaj vi zorgos pri la gastoj.
Anĝelika. Sed, patro, mi ĝin faris por mia ekzercado, por mia plezuro, kaj mi ne havas la meriton nek lertecon por plaĉi.
Pankracio. Kion vi diras? vi estas fluto, kanario, najtingalo; vi havas lertecon mirindan.
Anĝelika. Tro multe, tro multe, mia patro. Memoru ke la amo propra ofte senvidigas. Mi ne scias, ĉu mi kantas tiel bone, kiel vi diras; sed se ĝi estus vera, tio-ĉi ne sufiĉas por plaĉi. Oni devas havi la feliĉon ekkapti la guston de la personoj kiuj nin aŭskultas.