Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pankracio. En Francujo oni distingas la meriton; vi ne povas erari.
Anĝelika. Ni lasu la meriton flanke: tie-ĉi la gusto de la muziko estas diferenca.
Pankracio. Kion vi pensas pri la muziko de tiu-ĉi lando?
Anĝelika. En ĉiuj landoj de l' mondo, por ke io plaĉu, oni bezonas havi la orelojn kutimintaj ĝin aŭdi. La belaĵon kaj la bonaĵon oni konas sole per la komparado. Se oni komparas senpasie, oni trovas la bonaĵon ĉie; se la animo estas kontraŭema, oni povas enui de ĉiu flanko.
Pankracio. Vi parolas kiel la granda virtuozino, kiu vi estas. Ĉu longa estas la kanto, kiun vi metis en muzikon?
Anĝelika. Tre mallonga. En tio-ĉi mi sekvis la guston francan. Tie-ĉi oni amas ke la pecoj estu mallongaj kaj oni estas tute prava. Ĉe ni, la pecoj muzikaj estas eternaj, kaj tiom da ripetoj malplaĉigas la plej belajn ariojn de l' mondo.

Dialogo tria.

Lukrecia, Skapino, Ĉelio kaj poste Silvio.

Lukrecia. Venu, Skapino. Metu tie-ĉi la tableton kun la spineto,[1] kaj tie-ĉi ĉirkaŭe la seĝojn kiuj povos esti bezonaj.
Skapino. Mi tuj servas al vi. (Iras serĉi la tableton.)
Lukrecia. Tiuj-ĉi bonaj filinetoj de l' sinjoro Pankracio havas meritojn, kaj mi ĝojas, ke oni ilin konas kaj aŭdas. Kiu scias, ĉu iu, enamiĝinte en ilian virton, ne decidiĝos edziĝi je ili? Mi ne ĉesos laboradi por ilia feliĉo.
Skapino. (Kun tableto.) Jen ĝi estas. Ĉu ĝi staras bone tie-ĉi?
Lukrecia. Tre bone. Alportu, mi petas, la spineton.
Skapino. Kun plezuro. (Foriras pro la spineto kaj revenas.) Jen la spineto.
Lukrecia. Tre bone. Metu ĝin sur la tableton.
Ĉelio. Neniu tie-ĉi? (el ekstere).
Lukrecia. Venu, venu, sinjor' Ĉelio. (Tio-ĉi estus bona partio por unu el la filinoj de l' sinjoro Pankracio. Mi volas vidi, ĉu mi povas ĝin ebligi...)
Ĉelio. Bonan tagon, sinjorino Lukrecia.
Lukrecia. Via servantino, sinjoro Ĉelio.

  1. musika instrumento.