Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
VI.
LA ELFREĜO.
(Laŭ la ritmo de l’ originalo por la muziko de Schubert)


Kiu rajdas tra nokt’, kun vent’ pro l’ vet’?
Jen estas patro kun infanet’;
Li havas knabon en zorga pen’,
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren’.

„Filet’, vi kial ektremis pro tim’?“
„Patreto, jen! elfreĝ’ en proksim’!
La elforeĝo, kun vost’ kaj kron’!“
„Filet’, ĝi estas nebulzon’“.

„Ho venu do, infan’, al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi;
Ĉe l’ bordo brilas kolora flor’,
Mia panjo havas vestojn el or’!“

„Patret’, ĉu vi aŭdas, ho mia patret’,
Kion promesas elfreĝ’ en sekret’?“ —
„Ne timu, filet’, ne timu vi,
Murmuras vent’ en velka foli’“.

Knabeto bela, sekvu min!
La filinoj miaj vartados vin:
La filinoj, lertaj en danca rond-form’,
Kantante, dancante vin lulos al dorm’“.

„Patret’, ĉu vi vidas, patret’, mia kar’?
En lok’ malhela jen elfinar’!“