Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj de fidela mia kor’
Salutu ŝin en tiu hor’,
Kiam ŝi flugos for de l’ tero,
Al anĝelar’ en supra sfero!




VIII.
LA LASTA ROZO.
(El Thomas Moore).


Jen floras sola, forlasita,
La lasta rozo de l’ somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Velkinte, kuŝas jam sur tero.

Ne estas ia flor’ parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn
Aŭ la sopirojn laŭ kutimo.

Mi vin ne lasos, ho soleca,
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas,
Do iru, dormu vi kun ili!

Foliojn viajn mi afable
Disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma,
Malviva kunular’ ĝardena.