Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Mi tiel sekvu, kiam pasos
De l’ amikeco flor’ fidela,
Kaj el brilanta Ama ringo
Elfalos lasta ŝton’ juvela.

Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj flugis for el rondo,
Ho! kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma mondo?




IX.
LA ROMPITA VAZO.
(El Sully Prudhomme).


La vazon, kie mortas la verben’,
Per ventumilo ies man’ ekfendis;
L’ ekbat’ apenaŭ tuŝis ĝin, ĉar jen
Nenia bru’ resone sin etendis.

Sed la fendeto, tiel delikata,
Kristalon ĉiutage pli mordante,
Sur sia vojo certa, nevidata,
Rondiris malrapide, sed konstante.

La freŝa akvo gutis for silente,
La suko de la flor’ elĉerpis sin;
Neniu ĝin supozas ĉi-momente,
Rompita estas, do ne tuŝu ĝin.