Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okazis la ĝenerala rusa mobilizo. La aserto, ke la ĝenerala rusa mobilizo fariĝis necesa, ĉar Aŭstrio-Hungarujo rifuzis allason de ĉiu interveno de la ŝtatoj, — ĉi tiu aserto sekve ĝuste kontraŭas al la situacio, kiu rezultas el la anglaj kaj francaj dokumentoj.

Pli grava ol la fakto, ke Rusujo interĵetis la ĝeneralan mobilizon, dura ĉe la rusa kaj la aŭstri-hungara registaroj troviĝis ankoraŭ neprilaborita angla propono pri perado, estas la senpera interparolo de la rusa ambasadoro en Wien, S-ro Schebeko, kaj grafo Berchtold, kiu okazis la vesperon antaŭ la rusa ĝenerala mobilizo. Estu memorigate, ke, post kiam la unua propono pri konferenco de Sir Edward Grey estis trovinta malfacilaĵojn, Sasonow mem ekiniciatis senperajn diskutojn kun Aŭstrio-Hungarujo kaj ke ĉi tiu iniciato unuatempe estis malakceptita en Wien (Blulibro No. 74). Dum la interparolo de la 30a de Julio estis forigataj la malfacilaĵoj, kiuj konstraŭstaris al senpera diskuto. Laŭ la citita raporto de la franca ambasadoro (Flavlibro No. 104), al kiu la rusa ambasadoro — same kiel al sia angla kolego — tuj post la interparolo faris rilatan komunikon, S-ro Schebeko kaj grafo Berchtold ekzamenis la ekzistantajn grandegajn malfacilaĵojn kun la egale bona volo, trovi solvojn akcepteblajn de ambaŭ flankoj („avec une égale bonne volonté d’y adapter des solutions réciproquement acceptables”). La rusa ambasadoro deklaris, ke la militistaj preparoj de Rusujo celas nenion alian krom la ŝirmo kontraŭ la aŭstri-hungaraj aranĝoj kaj la elmontron de la intenco kaj rajto de la caro, partopreni en la ordigo de la serba demando. Grafo Berchtold respondis per la deklaro, ke la aŭstri-hungaraj preparoj en Galicio same ne eliras el la intenco pri iu atako. de ambaŭ flankoj oni konsentis, klopodi pri tio, ke la aranĝoj ne estu klarigataj kiel malamikemaj paŝoj. la raporto de la franca ambasadoro daŭrigas jene:

„Pour le règlement du conflit austro-serbe il a été convenu que les pourparlers seraint repris à Petersbourg entre M. Sazonoff et le comte Szapary; s’ils ont été interrompus, c’est par suite d’un malentendu du comte Berchtold croyant que le Ministre des Affaires étrangères de Russie réclamait pour son interlocuteur des pouvoirs qui lui permettraient de modifier les termes de l’ultimatum autrichien. Le comte Szapary sera seulement autorisé à discuter quel accommodement serait compatible avec la dignité et le prestige dont les deux Empires ont un souci égal. Ce serait donc, pour le moment, sous cette forme directe et réduite aux deux plus intéressées qu’aurait lieu l’examen que Sir Ed. Gray proposerait de confier aux quatre Puissances non directement intéressées. Sir M. de Bunsen, qui se trouvait chez moi, a aussitôt déclaré à M. Schebeko que le Foreign Office approuvera entièrement cette nouvelle procédure.” „Rilate la ordigon de la aŭstri-hungara-serba konflikto oni interkonsentis, ke la interparoloj en Petrograd inter S-ro Sasonow kaj grafo Szapary estu denove komencataj; ke oni interrompis ĉi tiujn interparolojn, estas kaŭzite de erarkompreno flanke de grafo Berchtold, kiu opiniis, ke la rusa ministro por eksteraj aferoj postulas por sia interparolanto rajtigojn, kiuj permesus al ĉi tiu, ŝanĝi la kondiĉojn de la aŭstri-hungara ultimato. Grafo Szapary nur havu la rajton diskuti, kia interkompenso estus akordebla al la digno kaj al la prestiĝo, pri kiuj zorgas ambaŭ imperioj egalmaniere. En ĉi tiu senpera kaj nur al la du senpere interesitaj ŝtatoj rilata formo sekve okazus la ekzameno, kiun konfidi al la kvar ne senpere interesitaj ŝtatoj Sir Ed. Grey estis proponinta. Sir M. de Bunsen, kiu troviĝis ĉe mi, tuj deklaris al S-ro Schebeko, ke la oficejo por eksteraj aferoj nepre aprobus ĉi tiun novan agmanieron.”

La sekvantan tagon la rusa ambasadoro en Berlin ricevis la informon, ke la aŭstri-hungara ambasadoro en Petrograd certigis la deklaron de grafo Berchtold al S-ro Schebeko, aldonante, ke lia registaro estas preta, diskuti