Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni atentu la nuancojn en la klarigoj de Grey kaj Nicolson al la franca diplomata negocanto: Nicolson pretendas esti doninta al la germana ambasadoro klarigojn, kiuj devis rabi de ĉi tiu ĉiun dubon pri tio, ke Anglujo rezervas al si la liberecon interveni; Grey pretendas nur esti dirinta, ke en milito eble partoprenos ankaŭ „aliaj ŝtatpotencoj”.[1]

Sed pli grava ol ĉi tiu diferenco inter la akra tono de Nicolson — konata kiel unu el la patroj de la rusa-angla interproksimiĝo — kaj la milda tono de Grey estas la fakto, ke la Unua Lordo de la admiralitato el sia propra iniciato jam la 24an de Julio dekretis, ke la plenumota malmobilizo de la por ekzercado kunigita militŝparo ne okazu; kaj ankoraŭ pli grave estas, ke Sir Edward Grey la 27an de Julio trovis kaŭzon, konatigi al la franca diplomata negocanto ĉi tiun ĝis tiam sekretigitan aranĝon kiel sekvon de la serba kaj rusa bonkondutoj. Ankaŭ al la rusa ambasadoro Grey faris la saman komunikon je la sama tago, pri kio li raportas al Buchanan jene:

„I have been told by the Russian Ambassador that in German and Austrian circles impressino pervails that in any event we would stand aside. His Excellency deplored the effect that such an impression must produce. This impression ought, as I have pointed out, to be dispelled by the orders we have given to the First Fleet, which is concentrated, as it happens, at Portland, not to disperse for manœuver leave. But I explained to the Russian Ambassador that my reference to it must not be taken to mean that anything more than diplomatic action was promised.” „Mi estas sciigita de la rusa ambasadoro, ke en germanaj kaj aŭstriaj rondoj regas la impreso, ke ni volas ĉiukaze stari flanke. Lia Ekscelenco priplenis la efikon, kiun devas naski tia impreso. Necesas detrui ĉi tiun impreson, kiel mi jam diris, per la ordonoj, kiun ni donis al nia nuntempe hazarde en Portland kunigita Unua Ŝiparo, nome ke ĝi ne disiru kun manovra formpermeso. Sed mia atentigo pri ĉi tio ne estus konsiderata, kvazaŭ io plia ol diplomata agado estus promesita.” (Blulibro No. 47)

Oni povas imagi, kiujn konkludojn faris la rusa kaj la franca registaroj — spite de la rezervigo konsiderita de Grey kiel necesa — el la konservo de la mobilizita stato en la angla nordmara ŝiparo kaj el la komuniko pri ĉi tiu aranĝo. La faro de la Unua Lordo de la admiralitato kaj ĝia sankciigo kaj kanotigo per la brita kabineto esis pli gravaj ol ĉiuj singardaj vortoj.

Dum la sekvantaj du tagoj, la pormilita partio en la angla kabineto ŝajne gajnis ankoraŭ pli da supereco; ĉar la 29an de Julio Sir Edward Grey faris paŝon, kiu ne plu povis lasi iun dubon pri la partiemo de Anglujo por la profito de ĝiaj Entente-amikoj. Ĉi tiun tagon Grey havis kun princo Lichnowski interparolon, pri kiu li mem raportas al la angla ambasadoro en Berlin (Blulibro No. 89):

  1. La franca registaro aranĝis per helpo de „Times” anglan tradukon de sia Flavlibro kaj speciale deklaris ĉi tiun tradukon sur la tiitolfolio „rajtigita”. En ĉi tiu traduko oni legas anstataŭ
    une guerre à laquelle d’autres Puissances seraient amenées à prendre part”:
    a war in which all the Powers would take part”;
    do — la originala franca teksto
    „milito en kiu partopreni aliaj ŝtatpotencoj sin vidus instigataj”
    estas tradukita kun rajtigo de la franca registaro per
    „milito, en kiu partoprenus ĉiuj ŝtatpotencoj”. —
    Per ĉi tiu ŝanĝo oni donas el facile troveblaj kaŭzoj al Sir Edward Grey klarecon de la lingvo jam por la 27a de Julio, kiun li efektive trovis nur post kelkaj tagoj.