Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Anglujo, Francujo estis promesinta al Rusujo la milihelpon kaj verŝajne ĉi-tiuokaze ankaŭ menciinta, ke oni povas esperi same pri la angla kunagado.[1]

Sir Edward Grey aldonis al sia informo al Paul Cambon pri sia intencata sciigo al princo Lichnowsky kelkajn klarigojn, kiuj je la unua ekvido ŝajnas esti analogio al la rezervigo, kiun li faris, komunikante al la rusa ambasadoro la konservon de la mobilizita stato de la militŝiparo. Nome li atentigis pri tio, ke la publika opinio en Anglujo traktas la nunajn malfacilaĵojn vere alimaniere kompare al la Marokko-krizo antaŭ kelkaj jaroj. Tiam ŝajnis, kvazaŭ Germanujo volis frakasi Francujon pro demando, kiu estis la temo de speciala interkonsento inter Anglujo kaj Francujo. En ĉi tiu kazo la afero estas unuavice pri serba-aŭstri-hungara, eble ankaŭ pri rusa-germana demando kaj Anglujo ne sentas emon enmiksiĝi. Se ankaŭ Francujo kaŭze de siaj laŭaliancaj devoj estas partoprenigata, Anglujo ankoraŭ ne decidiĝis, kio estas farota; ĉi tio estas kazo primeditinda. Anglujo estas libera de devoj kaj devos decidi pri tio, kion postulas la britaj interesoj. Li opiniis necese diri ĉi tion, por ke li ne kaŭzu la eraron ĉe Cambon, kvazaŭ pri tio jam ekzistas decidoj.

Kiel Cambon perceptas ĉi tiujn klarigojn, rezultas el lia respondo. Sir Edward Grey mem telegrafas pri ĉi tio al la brita ambasadoro en Paris (Blulibro No. 87):

„M. Cambon said that I had explained the situation very clearly. He understood it to be that in a Balkan quarrel, and in a struggle for supremacy between Teuton and Slav we should not feel called to intervene; should other issues be raised, and Germany and France become involved, so that the question became one of the hegemony of Europe, we should then decide what it was necessary for us to do.” S-ro Cambon diris, ke mi estas klariginta la situacion tre precize. Li komprenas, ke ni ne sentas emon, interveni en Balkan-konflikto aŭ en batalo pri la hegemonio de Teŭtonoj aŭ Slavoj; sed se naskiĝus aliaj elirpunktoj, kaj se Germanujo kaj Francujo estus partoprenigataj tiel, ke el la afero kreskus la demando pri la hegemonio en Eŭropo, ni devas decidi, kion fari estus necese.”

S-ro Cambon efektive tre bone komprenis Sir Edward Grey-on, ankaŭ rilate al tio, kion li ne eldiris: la angla kabineto, konsiderante la publikan opinion, bezonas por sia ekpartopreno alian elirpunkton kaj ne serba-aŭstri-hungaran aŭ rusa-germana konflikton; tian alian elirpunkton oni povas kaj devas prizorgi. Ĉiukaze Anglujo konsideras konflikton, en kiu ankaŭ Germanujo kaj Francujo staras unu kontraŭ la alia, kiel demandon pri la hegemonio en Eŭropo; el ĉi tio aŭtomate rezultas la de la angla registaro formale ankoraŭ starigotaj decidoj.

La komprenplena S-ro Cambon sekve ankaŭ ne hezitis, post kiam kaŭze de ĉi tiu interparolado kun Sir Edward Grey la promeso pri la angla milithelpo estis donita al Francujo, prizorgi aliajn elirpunktojn (issues) de la pli

  1. Raporto de la 30a de Julio, kiun skribis la belga diplomata negocanto en Petrograd, S-ro de l’Escaille, kaj kiun oni ekkaptis en Germanujo post la eksplodo de la milito, enhavas plenan certigon pri ĉi tiuj interrilatoj. En ĉi tiu raporto oni legas: Unuatempe Anglujo komprenigis, ke ĝi ne volas lasi sin tiri en konflikton; Sir G. Buchanan diris ĉi tion malkaŝe. Hodiaŭ (t. e. la 30a de Julio) Petrograd havas la nepran konvikecon, ĝi eĉ ricevis promesojn pri tio, ke Anglujo partoprenos kune kun Francujo. Ĉi tiu helpo havas decidigan gravecon kaj tre multe helpis la triumfon de la militema partio.”