Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tia estas la raporto de Sir Edward Grey mem pri ĉi tiu interparolo de la 1a de Aŭgusto metene.

Germanujo eĉ ankoraŭ pli multe cedis, por ke tio estu ebligata la neŭtraleco de Anglujo. La imperia kanceliero kominikis la 4an de Aŭgusto 1914 en Reichstag (imperia parlamento), ke li estas proponinta al la angla registaro, „ke nia militŝiparo ne atakos la nordan marbordon de Francujo tiom longtempe, kiom Anglujo restos neŭtrala”; li estas aldoninta, „ke ni estas ankaŭ pretaj, kondiĉe de reciprokeco, ne entrepreni malamikajn agojn kontraŭ la franca komerca marveturado tiom longtempe, kiom Anglujo restos neŭtrala.”

La angla Blulibro eĉ ne per unu vorto mencias ĉi tiujn koncesiojn. Ekstaras la demando, ĉu tiu ĉi koncesio estas konigita per Grey al la kabineto. Ke la preterlaso ne povas esti ĉe la germana ambasadoro en London, rezultas el la franca Flavlibro (No. 144); tie Paul Cambon raportas je la 3a de Aŭgusto, ke la germana ambasadoro estas sendinta komunikon al la gazetaro, laŭ kiu Germanujo rezignos ĉiun militŝiparan demonstracion kaj ne uzos la belgan marbordon kiel apogpunkton, se Anglujo restos neŭtrala (L’Allemagne reconcerait à toute opération navale et ne se servirait pas de côtes belges comme point d’appui).

Do — Germanujo estis proponinta, por atingi la neŭtralecon de Anglujo, la kompletecon de Belgujo, de Francujo kaj de ĝiaj kolonioj, krom tio la rezignon pri ĉiu militŝipara agado kontraŭ la franca marbordo kaj la franca komerca marveturado; sed eĉ ne por ĉi tiu prezo, kaj ankaŭ ne por iu alia, kiel Sir Edward Grey klare eldiris, la angla neŭtraleco estis havebla. „Anglujo deziras havi siajn manojn liberaj” — ĉi tio estas post traduko el la lingvo de Cant en la lingvon de sincereco: Anglujo jam estas ligita rilate Francujon.

En la tago de la formala kaj kategoria rifuzo pri la neŭtraleco pro iuj kondiĉoj (1a de Aŭgusto) Sir Edward Grey deklaris al Paul Cambon jenon (Flavlibro No. 126):

Li diskutigos de la kabineto la nesufiĉan respondon de Germanujo en la afero de la belga neŭtraleco kaj postulos la rajtigon, diri je lundo (3a de Aŭgusto) en la House of Commons, ke la brita registaro ne allasos difekton al la belga neŭtraleco. Krome — la britaj eskadroj estas mobilizitaj, kaj li volas proponi al siaj kolegoj deklaron, laŭ kiu la brita militŝiparo malhelpos la veturon de la germana militŝiparo tra la Kanalo aŭ — se ĉi tiu traveturo spite de ĉio eble estos prosperinta — ĉiun demonstracion antaŭ la franca marbordo.

Oni ne povas supozi, ke estas kutimo en Anglujo, ke la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj antaŭe komunikas al la reprezentanto de interesita ekstera ŝtatpotenco proponojn de mondhistoria graveco, kiujn li intencas fari en la ministra kunsido, kaj ligas tiamaniere la politikon de sia lando, antaŭ kiam decidis la kabineto. Tia sintenado estas ankoraŭ pli stranga, se la afero estas pri decidoj, al kies celo sin montris interne de la kabineto ĝis nun sukcesplena kontraŭstaro. Se spite de ĉio Sir Edward Grey faris la supre cititajn deklarojn, anticipajn al la kabinetdecidoj, en la antaŭtagmezo de la 1a de Aŭgusto, li ja havas por si la senkulpigon, ke per tio li prenis sur sin neniun pli gravan devon, ol li jam antaŭe estis akceptinta.

Ĉiukaze estas karakterize, ke la angla Blulibro ne enhavas informon de Sir Edward Grey al la brita ambasadoro en Paris pri ĉi tiu interparolo