Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sekve — se dum la tempo de la 2a ĝis la 4a de Aŭgusto germanaj militŝipoj eble estus traveturintaj aŭ la Kanalon de Calais aŭ Nordan Maron, la angla militŝiparo tuj estus militaginta kaj la militstato inter Anglujo kaj Germanujo estus eknaskiĝinta, ĉar anglaflanke oni estus sendube konsedrinta, ke en tia veturado esprimiĝas la intenco, ataki la francan marbordon aŭ militŝiparon aŭ minimume malutili al la franca komercŝiparo; kaj ĉio estus okazinta nur pro la konsekvencoj, kiujn konkludi la brita kabineto konsideris sin devigita el la laŭdire neniel deviga „Entente” kun Francujo; ĉi tio estus estinta tute sendependa de la sintenado de Germanujo rilate la belgan neŭtralecon.

Se la belga neŭtraleco restis rezervata kiel ebla elirpunkto por la milito, kiun ekpartopreni la plimulto de la angla kabineto opiniis necese, sed por kiu la preteksto ankoraŭ estis kreota. Vere ja estas, ke Grey la 3an de Aŭgusto parolis al Cambon nur pri la elveturo de la germana militŝiparo kiel pri casus belli, tute ne menciante la belgan neŭtralecon; sed en la interparolo de la 2a de Aŭgusto li estis diranta, ke la kabineto ankoraŭ estas pripensanta, kiajn deklarojn ĝi prezentu je la sekvanta tago en la parlamento kaj ĉi ĝi deklaru la difekton al la belga neŭtraleco kiel casus belli (Blulibro No. 148). Sekve — Grey ankoraŭ ne estis venkinta en la ministrara kunsido per sia propono, anoncita la 1a de Aŭgusto al la franca ambasadoro, ke Anglujo ne allasus la difekton al la belga neŭtraleco.

Oni ja certe povas bedaŭri poste, ke en tiu tempo germanaj militŝipoj ne elveturis kaj ke sekve de tio la angla ŝiparo ne havis okazon malamike militagi. Tiakaze la fabelo, ke Anglujo nur pro la difekto al la neŭtraleco de Belgujo flanke de Germanujo estas devigita ekpartopreni en la milito, ne estus povinta aperi.

Laŭ la evoluo de la aferoj la dua militpreteksto, pretigita de la regantoj en la angla politiko, fariĝis aktuala. La germana registaro trovis sin devigita, pro la ŝufiĉege konataj cirkonstancoj, postuli de Belgujo la permeson por tramarŝo de germanaj armeoj. La reĝo de Belgujo sin turnis al la reĝo de Anglujo, petante diplomatan helpon, por certigi la nedifekton al Belgujo. Sekvo de tio la angla registaro postulis de la germana registaro tujan deklaron pri la respektado al la belga neŭtraleco (Blulibro No. 153). La germana ambasadoro faris lastan provon, komunikante al la angla registaro la tekston de telegramo el la ministerio por eksteraj aferoj, per kiu li estis komisiita, ripeti en la plej pozitiva formo la deklaron, ke eĉ en la kazo de milita konflikto Germanujo ne aneksos belgan teritorion kaj ne uzos iun pretekston por tia anekso. En ĉi tiu telegramo oni ankaŭ legas:

„Please impress upon Sir E. Grey that German army could not be exposed to French attack across Belgium, which was planned according to absolutely unimpeachable information.” „Bonvolu atentigi Sir Edward Grey-on tre energie, ke la germana armeo ne povas esti elmetata al franca atako tra Belgujo, kiu estas intencata laŭ nepre fidindaj informoj” (Blulibro No. 157).

Ankaŭ ĉi tiu lasta provo malprosperis. La angla registaro starigis ankoraŭ en la vespero de la 4a de Aŭgusto ultimaton kun tempolimo ĝis noktmezo, t. e. en momento, kiam germanaj trupoj jam estis transpaŝintaj la belgan limon. Jen — la milito kontraŭ Anglujo realiĝis!

Ke Anglujo estus ekpartopreninta en la milito ankaŭ sen iu difekto al la belga neŭtraleco flanke de Germanujo, ne bezonas iun plian pruvon post