Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiun valoron do havas la kaŭzoj por la ĝenerala rusa mobilizo, kiuj rezultas el la anglaj kaj francaj ambasadorraportoj kaj el la telegramoj de la caro al la germana imperiestro?

1. La ĝenerala rusa mobilizo kiel respondo al la militistaj aranĝoj de Aŭstrio-Hungarujo. — Por ke oni starigu ekvivalenton kontraŭ la laŭdiraj militistaj preparoj de Aŭstrio-Hungarujo kontraŭ Rusujo, jam la 29an de Julio 13 armekorpusoj de Rusujo estis mobilizitaj (raporto de la franca ambasadoro en Petrograd de la 29a de Julio, Flavlibro No. 100). La mobilizo en la ditriktoj Odessa, Kiew, Moskva kaj Kazan estis komunikita al la germana registaro per la rusa ambasadoro en Berlin kun la kaŭzigo, ke ĉi tiu aranĝo estas la respondo al la militdeklaro de Aŭstrio-Hungarujo al Serbujo, kiu estis eldirita la antaŭan tagon, kaj ankaŭ respondo al la

„mesures de mobilisation déjà appliquées à la plus grande partie de l’armée austro-hongroise.” „mobilizaj aranĝoj jam efektivigitaj por la pli granda parto de la aŭstri-hungara armeo (Flavlibro No. 95).”

Efektive Aŭstrio-Hungarujo estis mobilizinta nur 8 armekorpusojn ĝis la momento de la ĝenerala rusa mobilizo. Kontraŭe al la aserto en la raporto de la franca ambasadoro en Petrograd de la 31a de Julio (Flavlibro No. 118)[1] ĝenerala mobilizo en Aŭstrio-Hungarujo ankoraŭ ne estis ordonita en la momento de la rusa ĝenerala mobilizo. Tia ordono estis donita nur kiel respondo al la rusa ĝenerala mobilizo, nome en la daŭro de la 31a de Julio. la de Rusujo la 29an de Julio ordonita mobilizo de 13 armekorpusoj jam estis troigita kaj instiga kiel kontraŭaranĝo al la mobilizo de 8 aŭstri-hungaraj armekorpusoj. Flanke de la danuba monarĥio nenio estis farita de post la 29a de Julio, kio povis prezenti al Rusujo kaŭzon, transiri de la tre ampleksa parta mobilizo al la ĝenerala mobilizo, kiu faris la militon neevitebla.

2. La laŭdiraj militistaj preparoj de Germanujo kontraŭ Rusujo. — La rusa ministro por eksteraj aferoj ricevis la viziton de la germana ambasadoro kaj interparolis kun li dum tiu kriza epoko ĉiun tagon kelkfoje. Se la rusa registaro kredis scii ion pri mobilizaj aranĝoj, kiujn Germanujo fariis laŭdire jam de 6 tagoj, t. e. de post la 25a de Julio (Flavlibro No. 118), nenio estus estinta pli natura ol tio, ke S-ro Sasonow estus demandinta klarigon de grafo Pourtalès pro ĉi tiuj laŭdiraj mobilizaj aranĝoj aŭ estus atentiginta lin, ke tiaj aranĝoj ne povus resti sen kontraŭaranĝoj de rusa flanko. Atentigo pri ĉi tiuj laŭdiraj germanaj aranĝoj estus estinta tiom pli natura, kiom grafo Pourtalès ripete atentigis en tiuj tagoj pri la danĝeroj de la rusaj militistaj preparoj, ekzemple la 29an de Julio; la rezulto estis, ke Sanosow nur respondis

„que les préparatifs russes sont motivés : d’un côté, par l’intransigeance obstinée de l’Autriche, d’autre part, par le fait que huit corps austro-hongrois sont déjà mobilisés.” „ke la rusaj preparoj estas motivigitaj unuflanke per la obstina neakordemo de Aŭstrio, aliparte per la fakto, ke 8 aŭstri-hungaraj armekorpusoj jam estas mobilizitaj (Flavlibro No. 100).”

Ankaŭ la 30an de Julio grafo Pourtalès ree citis la rusajn preparojn, sed Sanosow ne opiniis sin instigita, fari kontraŭdemandon pro la laŭdiraj

  1. Ĉi tiu malver, de rusa flanko neniam defendita aserto pri la ĝenerala aŭstria mobilizo, kiu iniciatis laŭdire Rusujon ĝenerale mobilizi, estas kelkloke citita en la franca Flavlibro, ekzemple en cirkulera noto de Viviani de la 1a de Aŭgusto (No. 127):
    „l’Autriche a, la première, procédé à une mobilisation générale.” „Aŭstrio unue ĝenerale mobilizis.”