Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la estraron de la Neŭtrala Konferenco en Stockholm, kiu publikigis en nia lingvo unu el siaj eldonaĵoj. Fine de la jaro, ni aranĝis ĉe la naciaj Esperantistaj societoj enketon pri la stato de nia movado dum la milito, kies rezultatojn ni publikigas aldone al tiu raporto.

Koncerne la agadon por la militviktimoj, ni ankoraŭ povis plenumi ŝatindajn servojn. Pro la rehejmigo de multaj civilkaptitoj, la fondo de specialaj institucioj por milithelpado kaj la parta restarigo de la poŝtaj rilatoj, la nombro de la transsendataj leteroj multe plimalgrandiĝis kompare kun la antaŭa jaro. Spite tio, granda estas ankoraŭ la nombro de la plenumitaj servoj: serĉado de malaperintoj, transsendo de leteroj kaj monsumoj, klopodoj diversspecaj. Ni ĝojas, ke ni tiamaniere povas iel utili al multaj kompatindaj militsuferantoj.

La sama sento pri niaj dummilitaj devoj instigis nin sendi al ĉiuj Esperantistaj militkaptitoj de ni konataj Kristnaskan donaceton en la formo de pakaĵo kun manĝaĵoj kaj tabako. Ĝi estu atesto pri nia simpatio kaj pri la Esperantista solidareco en la malfeliĉo.