Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum 1916 la nombro de la membroj atingis 2734 (ĉiuj kategorioj kune) kontraŭ 2704 en 1915. Nedube estas, ke eĉ nuntempe multe pli alta nombro estus atingebla, se ĉiuj niaj Delegitoj, anstataŭ nur kelkaj, bonvolus energie klopodi por kolekti la aliĝojn. Por ke ĉe administracioj, internaciaj societoj kaj gravaj oficejoj UEA povu inde reprezenti la Esperantistan movadon, necese estas, ke ĝi povu agi en la nomo de granda nombro, ne nur de kelkaj miloj. La samideanoj en ĉiuj landoj konsciu, ke aliĝante al UEA ili subtenas morale kaj finance klopodojn tre utilajn, kiujn ili izole aŭ eĉ la naciaj societoj ne povus entrepreni.

Pro la jam aluditaj kaŭzoj, la movado de la korespondaĵoj malplimultiĝis: 31,199 poŝtaĵoj dum 1916 kontraŭ 97,415 dum 1915. La bilanco de UEA, publikigita en la decembra numero de „Esperanto”, montras deficiton da fr. 100. Ĉar tiu relative favora rezultato estas ŝuldata al diversaj cirkonstancoj, kiuj verŝajne ne ripetiĝos dum la nuna jaro, estas nia devo atentigi pri la neceseco de pli altaj enspezoj, precipe el kotizaĵoj.

Je la fino de 1916 ni havis la plezuron anonci, ke ĉiuj atestoj de la Garantia Kapitalo estas menditaj. Laŭ nia propono, la Komitato decidis la kreon de cent novaj atestoj, kiuj valoras po 125 fr.