Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

regule balotataj de la membroj, ĝi estas starigita sur vere demokrataj principoj. Dum 1911 ĝia Jarlibro estis disvastigata je 8.000 ekzempleroj kaj ĝia oficiala organo je 3.000; la movado de la korespondaĵoj atingis 40.000 kaj de la spezoj 12.000 Sm. (sen la ĵurnalo). Tiujn ciferojn ni neniel citas pro fanfaronemo — kiu havus nenian sencon, se oni konsideras la grandan laboron, kiu restas plenumota — sed por montri, ke kompari U. E. A. al unu el la pli-malpli firme ekzistantaj fakaj societoj kaj rigardi ĝin kiel flanklasindan faktoron en la organiza demando, estas granda eraro de juĝo.
La supre cititaj ciferoj estas sendube per si mem ne altaj, sed en la nuna stato de la Esperanta movado, ili estas tamen atentindaj.
Nu, ni asertas, ke flanke de tiu institucio, funkcianta post multe da penoj, starigi novan internacian organizaĵon, kiu sin turnos proksimume al la sama publiko, agos kun la samaj laborantoj en la plej multaj okazoj, publikigos oficialan jarlibron kaj oficialan ĵurnalon, kaj — se ĝi volas vivi — devos organizi servojn, estas simpla absurdaĵo, precipe kiam oni konas la ankoraŭ modestan staton de la Esperantistaro, la malfacilaĵojn por starigi seriozan kaj vivkapablan organizaĵon. El organiza vidpunkto, ĝi estas plia konfuzaĵo; el financa, ĝi estas malutila malŝparo, kiun nia movado certe ne bezonas. Konkurencon U. E. A. certe ne timas por si mem, se oni ĝin trudas al ĝi, sed ni demandas ĉiun saĝan Esperantiston, en la momento kiam oni ankoraŭ povas ĝin eviti, ĉu la kunlaborado, kiun ni proponas, ne estas pli bezonata, ol interna konkurado kaj batalado, kun ĉiuj iliaj ordinaraj konsekvencoj?
La plej elementa saĝo konsilas, ke anstataŭ starigi novan pezan organismon kaj rekomenci laboron, kiu jam estis farata, plej praktike estas, uzi tion, kio ekzistas kaj ĝin kompletigi, se bezone, evitante tiel ĉian malŝparon aŭ duoblan uzon de fortoj multe pli utilaj por ekstera agado.