Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la Delegitoj; la personoj interesiĝantaj nur pri propagando aŭ instruado aliĝos al grupoj kaj naciaj societoj, kiuj elektos reprezentantojn. Ĉar la delegitoj kaj reprezentantoj estos egalrajtaj, preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estos pere aŭ senpere reprezentataj, al kiu ajn organizaĵo ili apartenos. Kompreneble, la personoj, kiuj volos partopreni en nenia organizaĵo, neniel povos esti malhelpataj, sed oni konfesos, ke ili ĝis nun en nia movado estis vere malmultaj.

Kiamaniere estas realigebla nia projekto? Ni jam rimarkis, ke ĝi alportas relative malmulte da ŝanĝoj en la nuna organizo ĉu de U. E. A. ĉu de la ceteraj organizaĵoj. Sufiĉus unuparte precizigi, ke U. E. A. sin okupas ne nur pri aranĝo de servoj per Esperanto, sed ankaŭ pri diskonigo de Esperanto; tiu lasta tasko estos plenumata ne de U. E. A. rekte, sed de la naciaj societoj kunfederitaj en ĝi. Por faktigi tiun kunlaboradon, estus necese, ke la naciaj societoj povu elekti reprezentantojn, kiuj havos la rajtojn antaŭe priskribitajn.
Tiuj aldonoj estos proponataj al la ĝenerala voĉdonado de la Delegitoj de U. E. A., tuj kiam la propagandaj organizaĵoj, per sia kongresa rajtigita delegitaro, akceptos la kunfederiĝon kun U. E. A. Tiamaniere, sen rompo kaj per regula vojo, la unueco estus atingata. La Komitato, pligrandigita en la maniero, kiun ni priskribis, reguligus la aliajn punktojn pri interligo de la diversaj ekzistantaj institucioj kaj diskonigo de la organizaĵo en ĝia kompletigita formo.

Jam de multaj jaroj la Esperantistaro diskutadas pri organizo. Dum ĝi diskutadas, enmiksante neeviteble la personajn demandojn, ĝi sin ne dediĉas al alia laboro. Tia senĉesa dis-