Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu vi nun Agamemnonon Atridon, la ĉefon de viroj,
Tie sidantan, insultas, ĉar al li l' herooj Danaoj 255
Multe donacas? vi tial lin en la konsilo insultas?
Mi al vi diras — kaj tio ĉi estos efektivigita —
Se mi vin vidos denove frenezi kiel hodiaŭ, —
Ke Odiseo ne havu plu sian kapon sur ŝultroj
Kaj ke neniu jam nomu min patro de Telemako, 260
Se, ekkaptinte vin, mi vian veston de vi ne forŝiros,
Vian mantelon, ĥitonon, kaj eĉ la kovrilon de honto
Kaj vin, plorantan, al ŝipoj rapidenaĝantaj ne sendos
For el konsilo, kovritan de frapoj malhonorantaj."
  Diris li kaj lin ekbatis sur spinon kaj ŝultrojn per sceptro, 265
Kaj kunpremiĝis Tersito, larmojn elŝprucis l' okuloj,
Sanga cikatro montriĝis sur lia spino sub pezo
De ora sceptro. Tremante, sidiĝis li kaj, dolorante,
Li de malbela vizaĝo siajn larmojn forviŝis.
Kiel ajn ĉiuj malĝojis, ili pri li kore ridis 270
Kaj, rigardante unu aliajn, tiel parolis:
  "Ho, Odiseo plenumis multegon da gloraj aferoj,
Saĝajn konsilojn donante kaj ordigante batalojn.
Sed li plenumis nun inter Aĥajoj plej bonan aferon,
Silentiginte la paroliston senbridan, malbonan. 275
Ĉar l' aroganta animo ree malcerte ekvolos
Reĝojn ofendi per sia parolado pikema."
  Tiel parolis l' amaso. Leviĝis la urbdetruisto
Odiseo kun sceptro; kaj apud li Palas-Ateno
Staris simila heroldon; ŝi ĉiujn ordonis silenti, 280
Por ke l' unuaj kaj lastaj vicoj de viroj samtempe
Lian parolon aŭdu kaj lian konsilon pripensu.
Li, bonpensanta, komencis paroli al la kolektiĝo:
  "Ho vi, Atrido! L' Aĥajoj volas hodiaŭ vin, reĝon,
Ekmalhonori antaŭ ĉiuj popoloj homaraj 285
Kaj ne plenumas promeson, tiam al vi aldonitan,
Kiam al vi ili sekvis el la ĉevalriĉa Argurbo, —
Trojon fortmuran forlasi sole post ĝia detruo.
Nun do l' Aĥajoj, simile infanojn, simile vidvinojn,