Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se tion faros vi kaj l' Aĥajidoj obeos, vi scios,
Kiu el ĉefoj kaj kiu el popolaroj timemas 365
Kaj kiu estas kuraĝa, ĉar ĉiu batalos pro si mem.
Ankaŭ vi scios, ĉu laŭ dia volo ne prenas vi l' urbon
Aŭ pro timeco de viroj kaj manko de arto milita."
  Al li respondis la ĉefo de viroj, Agamemnono:
"Ree, grizulo, vi venkas per via konsilo l' Aĥajojn. 370
Ho, Kronido potenca, Apolo kaj Palas-Ateno!
Se dekon da konsilistoj similaj mi nur posedus,
Tuj inkliniĝus la urbo fortmura de reĝo Priamo,
Per niaj manoj premita kaj disrabita ĝis fino.
Sed nur mizerojn alsendis al mi la Ŝildotenanto, 375
Kiu en vanan disputon kaj malpacigon min ĵetas.
Tiel ni, mi kaj Aĥilo, pro la knabino disiris,
Unu alian insultis, mi faris ofendon l' unua.
Se iafoje kun li ni denove konsente konsilos,
Tiam ne unu minuton prokrastos pereo de Trojo. 380
Nun do vi tuj matenmanĝu, ke povu vi fari atakon;
Vi ponardegojn akrigu ĉiu kaj ŝildojn pretigu,
Donu al viaj ĉevaloj rapidaj bonegan nutraĵon,
Ĉirkaŭrigardu kaleŝojn bone, prizorgu batalon,
Ke tutan tagon ni povu dediĉi al sanga batalo, 385
Ĉar jam ne estos ripozo tiam eĉ unu minuton,
Antaŭ ol nokto venonta disigos malicon de viroj;
Ŝvito de viroj riĉege tiam surkovros rimenon,
Ŝildon tenantan, kaj mano laciĝos ĉe ponardego,
Ŝvito surkovros ĉevalon, jungitan en bela kaleŝo. 390
Sed se ekvidos mi iun, for de la batalo starontan
Ĉe krutanazaj ŝipoj, estos al li jam ne eble
Sin forekkaŝi de hundoj kaj de birdaro rabema."
  Diris li. Laŭte ekkriis l' Aĥajoj; tiel ondegoj
Bruas ĉe bordo altega, ĵetitaj per Noto kolera 395
Kontraŭstarantan ŝtonegon, senĉese de ondoj batatan,
De kie ajn blovas ventoj, de ĉi tiu flanko aŭ tiu.
Ili leviĝis, disiris, rapide alvenis al ŝipoj.
Fumo leviĝis el tendoj: ili tuj prenis la manĝon.
Ĉiu el ili oferis al sia dio senmorta, 400