Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj rapidege kunvoku ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj.
Ni do, kolektiĝinte, en vasta tendaro Aĥaja
Tiam irados kaj tuj rapidigos batalon kruelan." 440
  Tiel li diris; atentis lin Agamemnono la ĉefo
Kaj ordonis rapide l' heroldojn sonorekkriantajn
Voki por tuja batalo Aĥajojn la buklokapajn.
Laŭte l' heroldoj vokadis, l' Aĥajoj kuniris rapide.
La diaj reĝoj, starintaj ĉirkaŭe Agamemnon, 445
Ĵetis sin l' arojn ordigi, al ili aliĝis Ateno
Kun karega senmorta ŝildo nepereebla,
Sur kiu pendis cent franĝoj, el pura oro plektitaj
Bele, kaj ĉiu el ili kostis po hekatombo;
Kun ĝi Ateno bruege traflugis la militistaron 450
Kaj ilin igis batali, en bruston de ĉiu enspiris
Fortan kaj ne laciĝantan deziron iri batali,
Kaj la milito al ĉiu en koro fariĝis pli dolĉa
Ol la reveno en ŝipoj rapidaj en landon de patroj.
  Kiel fajrego eksterma senliman arbaron bruligas, 455
Sur supraĵojn de montoj sendante flamegon ĉirkaŭen,
Tiel same de l' aroj irintaj, el kupro brilanta
Lumo radia leviĝis ĉielon tra la aero.
  Kiel sennombraj amasoj da birdaroj flugilaj
Da anseraroj sovaĝaj aŭ gruoj aŭ cignoj longkolaj 460
Super herbejo Azia ĉe larĝefluanta Kaistro
Svingas fiere flugilojn, ĉi tien kaj tien flugante,
Kaj malleviĝas, l' herbejon plenigante per krioj:
Tiel same rapidis aregoj el ŝipoj kaj tendoj
Sur la valon Skamandran, kaj ĝemis terure la tero 465
El sub piedoj de militistaro kaj de ĉevalaro.
Ili stariĝis sur valo floranta de la Skamandro,
Miloj, kiel folioj kaj floroj printempe naskitaj.
  Kiel muŝaro sennombra, densega kaj nekalkulebla
Seninterompe sin turnas en tendo de ia paŝtisto 470
Dum la printempo, kiam en vazojn la lakto enfluas:
Tiel sen nombro nun staris belbuklokapaj Aĥajoj
Kontraŭ Trojanoj en kampo, ilin ekstermi volante.
  Ilin do, kiel paŝtisoj de grandaj ŝafaroj senpene