Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ilin metinte kun inoj sekrete de Laomedono.
Ses ĉevalidoj naskiĝis poste en lia domego, 270
Kvaron de ili li havas kaj nutras zorgege en ŝtalo
Kaj al Eneo li donis la du teruraĵojn restintajn.
Ilin forkapti — ĉi tio estus por mi bela gloro."
  Tiel l' herooj parolis, interŝanĝante la vortojn.
Sed l' ambaŭ viroj alvenis kun la rapidaj ĉevaloj. 275
Al Diomedo eldiris la Likaonido l' unua:
  "Ho, militema heroo, kuraĝa kaj glora Tidido,
Certe la sago maldolĉa de l' arkopafil' vin ne venkis.
Nun ni elprovos, ĉu la ponardego vin trafos pli bone."
  Diris kaj ĵetis skuinte la ponardegon longombran, 280
Kiu eniĝis en ŝildon de Diomedo, kaj tra ĝi
Flugis la akra pintaĵo kaj en la kirason enfrapis.
Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:
  "Mi nun travundis l' ingvenon al vi, ho mi nun pli ne pensas
Ke vi longtempe suferos, vi certe min multe glorigos." 285
  Sed la Tidido kuraĝa eldiris al li ne timante:
"Vi min maltrafis, vi ĵetis pretere, sed nun al mi ŝajnas,
Vi ne foriros pli frue ol unu el vi nun subfalos
Kaj satigos per sango Areson la mallacigeblan."
  Diris kaj ĵetis ponardon; ĝin Palas-Ateno direktis. 290
Apud okuloj, en nazon ĝi iĝis tra l' dentoj la blankaj,
Nedeteneble trahakis la langon ĉe l' sama radiko
Kaj eliris denove kun forto el sub la mentono.
De la kaleŝo li falis, kaj sonis sur li la armiloj
Brilaj, movemaj; pro timo depaŝis de li ĉevaloj 295
Bone kurantaj, sed lin tuj forlasis l' animo kaj forto.
  Jen ekrapidis Eneo kun ŝildo kaj longa ponardo,
Ĉar li tre timis ke la Aĥajidoj la korpon fortiros.
Li ĉirkaŭiris ĝin kiel leono fiere-potenca,
Streĉis antaŭen la long-ponardegon kaj ŝildon rondetan, 300
Ĉiun minacis per morto, kiu al li apudiĝus,
Kaj terurege kriegis. Sed kaptis Tidido ŝtonegon
Tian multpezan ke ĝin eĉ ne povus eklevi du homoj
El nun vivantaj, sed li unu sola ĝin svingis facile