Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Alkonfidita por gardi ĉielon kaj altan Olimpon, 750
Por ĝin malfermi kaj poste refermi per nubo densega,
Tra tiu pord' la diinoj pelis la belajn ĉevalojn.
  Jen ili trovis Kronidon aparte de dioj aliaj
Sur montosupro tre alta de la multekapa Olimpo.
Tie ĉi Hero blankmana siajn ĉevalojn haltigis 755
Kaj la potencan Kronidon tiel demandis, dirinte:
  "Ho, patro Zeŭso, ĉu vi ne koleras Areson kruelan?
Kiom da viroj Aĥajaj kaj kiajn ĝis nun li ekstermis
Arogantege, maljuste! Suferas mi, sed sen zorgeto
Ĝojas Kiprido kaj Febo-Apolo l' arĝentopafarka, 760
Kiuj ekscitas la malbonfarulon, kontraŭan al leĝoj.
Ho patro Zeŭso, ĉu vi min kolerus, se mi nun Areson
De la batalo forpelus per ekbatego kruela?"
  Al ŝi eldiris responde Zeŭso la nubkolektulo:
"Bone, vi iru eksciti Atenon l' akirforportantan, 765
Kiu kutimis lin ĵeti en ĉiajn malbonajn dolorojn."
  Diris li; ne malobeis al li la blankmana diino,
Svingis la vipon, kaj tuj la ĉevaloj volonte ekflugis
Inter la tero kaj la ornamita de steloj ĉielo.
Kiom da spaco aera travidas okuloj de homo, 770
Kiu, sur supro sidante, rigardas sur maron malluman,
Tiom per unu eksalto trapaŝis la diaj ĉevaloj.
Sed alveninte al Trojo, kie la ambaŭ riveroj
Kunemetiĝas, Skamandro kun Simoiso rapida,
Hero, diino blankmana, siajn ĉevalojn haltigis, 775
Ilin maljungis kaj per multedensa nubaĵo ĉirkaŭis,
Kaj Simois' ambrozion elmetis por ilin nutradi.
  Ili nun iris, similaj per paŝoj al timaj kolomboj,
Kaj flamdeziris tuj helpi al la herooj Arganoj.
Sed alveninte al tie, kie plej multaj, plej gloraj 780
Viroj ĉirkaŭis Tididon, kuraĝan ĉevalobridulon,
Amasiĝintaj, similaj al bestmanĝegantaj leonoj
Aŭ al aproj kun forto, facile ne kontraŭbatebla,
Hero blankmana haltinte ekkriis per voĉo laŭtega,
Similiĝinte Stentoron potencan kun voĉo el kupro, 785
Kiu kriegis laŭtege kiel dekkvino da homoj: