Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar mi rekonas Areson, en la batalo regantan."
  Al li respondis la bluaokula diino Ateno: 825
"Ho Diomedo Tidido, vi, kara al mia animo,
Vi nun ne timu Areson, ne timu vi ankaŭ aliajn
Diojn senmortajn, ĉar mi al vi estas fidela helpanto,
Kuru vi kontraŭ Areso kun viaj fortegaj ĉevaloj
Kaj lin ekvundu, ne timu vi la frenezantan Areson, 830
Tiun ĉi vipon kaj multfuriozan malkonstantulon,
Lin, kiu de nelongtempe al mi kaj al Hero promesis
Kontraŭbatali Trojanojn, kaj Argoanojn kunhelpi.
Nun li Trojanojn defendas kaj la aliajn forgesas."
  Tiel dirinte, ŝi puŝis Stenelon de lia kaleŝo, 835
Lin per la mano tirinte; li teren kun ĝojo subsaltis.
Tiam Ateno suriris kaleŝon al la Tideido,
Flame volante batali; ekkrakis la akso el fago
Sub la diino terura kaj la kuraĝega heroo.
Palas-Ateno ekprenis la vipon kaj la kondukilojn 840
Kaj al Areso direktis la bruegantajn ĉevalojn.
Tiu ĉi ĵus ekmortigis Perifon, heroon plej bravan
El Etolanaj, la filon de Oĥesio multglora,
La sangavida Areso mortigis lin. Palas-Ateno
Kovris sin de l' Tumultulo per kasko de dio Aido. 845
  Kiam la virmortigulo Areso ekvidis Tididon,
Tuj li forlasis Perifon, la viron grandkreskan en polvo
Kuŝi sur loko, sur kiu li lian vivon forrabis,
Kaj al heroo Tidido ĉevalobridulo alkuris.
Jen kiam la alkurintoj alvenis la unu alian, 850
Super la jugon kaj la kondukilojn ekĵetis Areso
La ponardegon por el Diomedo la vivon eltiri,
Sed ĝin per mano ekkaptis la bluaokula diino
Kaj de l' kaleŝo ĝin metis: sentrafe kaj preter ĝi flugis.
Nun siavice ĵetiĝis heroo kuraĝa Tidido 855
Kun ponardego, kaj Palas-Ateno ĝin forte direktis
Rekte Areson en ventron, zonitan de kupra bandaĝo;
Tien entrafis heroo, kaj jen, traŝirinte la haŭton,
La ponardegon eltiris. Laŭtege ekkriis Areso
Tute simile al laŭta kriego de naŭmil aŭ dekmil 860