Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nevenkebla malsimpatio: ĝi, kun sia blanka haŭto, ankoraŭ bela, la falintaj oreloj kaj la frunto kaj rigardo severaj, donis al si antaŭ la lajeros**** de la montarano aeron de nelaŭdega aristokratio.***

Braulio salutis humile kaj alproksimiĝis por demandi pri mia familio samtempe ke mi etendis la manon al li kun korinklino.*** Siaj hundoj faris al mi regalojn en pruvo ke mi estis al ili pli simpatia lo Majo.

—Ni havos okazon pruvi vian ĉaspafilon —ni diris al Carlos—. Mi ordonis peti du hundojn tre bonajn al Sankta Elena, kaj ĉi tie vi havas kunulon kiun ne mistifikas la cerboj, kaj du hundidojn tre lertaj.

—Ĉu tiuj? — demandis malŝate Carlos.

—Kun tiaj skabiaj hundoj? —aldonis don Jeronimo.

—Jes, sinjkoro, kun la samaj.

—Mi vidos ĝin kaj mi ne kredos ĝin —respondis sinjoro de M… ekpaxante denove en la koridoro.

Oni ĵus alportis al ni la kafon, kaj mi devigis Braulion akcepti tason destinitan por mi. Carlos kaj sia patro ne kaŝis bone la miron kiu kaŭzis al ili mia ĝentileco al montarano.

Iom poste***, sinjoro de M… kaj mia patro surĉevaliĝis por iri viziti la laborojn de la fazendo. Braulio, Carlos kaj mi, nin dediĉis prepari la ĉaspafilojn kaj alĝustigi ŝarĝon al tiu kiun mia amiko volis uzi.

Ni estis en tio kiam ma patrino sciigis duonkaŝe al mi ke ŝi volis alporoli min. Ŝi atendis min en la kudrejo. Maria kaj mi stis en la banejo. Igante sidi min proksime de ŝi, diris al mi.

—Via patro insistas ke oni devas oficialigi al Maria la pretendon de Carlos. Ĉu vi ankaŭ pensas ke oni devas fariĝi tiel?

—Mi kredas ke devas fariĝi kion mia patro aranĝu.

—Ŝajnas al mi ke vi opinias tiumaniere por obei lin, ne ĉar ni ne impresiĝas pro tio ke li havas tiun decidon.