Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO XXVI.

Mia patrino, eksciinte pri nia ĉasprojekto, servigis frue la tagmanĝon al Carlos, al Braulio kaj al mi.

Ne sen malfacilaĵoj mi sukcesis ke la montarano decidu sidiĝi ĉe la tablo, en kiu li okupis la kontraŭan ekstremon al tiu, kie estis Carlos kaj mi.

Kiel estis nature, ni parolis pri la ĉasado kiun ni estis komenconta. Carlos diris:

—Braulio respondecas pri tio ke la ŝarĝo de mia ĉaspafilo estu pefekte gradigita; sed li daŭre obstinas en tio ke ĝi ne estas tiel bona kiel via, malgraŭ tio ke ili estas de la sama fabrikejo, kaj ke li mem pafis per la mia sur cedrat-arbo, sukcese enmetinte en ĝi kvar kuglojn. Ĉu ne estas tiel, mia amiko? —finis li direktanta sin al la montarano.

—Mi respondecas —respondis tiu ĉi— pri tio ke mia mastro mortigos je sesdek paŝoj vanelon per sia ĉaspafilo.

—Ni vidis do se mi mortigas cervon. Kiel vi aranĝas la ĉasadon? —aldonis li direktanta sin al mi.

—Tio estas sciata; kiel oni disponas ĉiam ke oni volas fini la faena*??* proksime de la domo: Braulio supreniras ĝis la piedo de la derrumbo**** kun la hundoj de levante***: Juan Anĝelo restas postenanta ene de la rivereto Honda kun du el la kvar hundoj kiujn li ordonis alporti de Sankta Elena; via servisto kun la aliaj du hundoj atendos en la bordo de la rivero por eviti ke la cervo eskapu al Novillera; vi kaj mi estos pretaj ekiri al la punkto kiu konvenos.

La plano ŝajnis bona al Braulio, kiu post enseligi al ni la ĉevalojn helpata de Johano Anĝelo, ekiris kun tiu ĉi por disvolvigi la parton kiu al ili korespondis en la batida******.

La retinta*** ĉevalo kiun i surrajdis, frapis al ŝtonvojon kiam ni estis jam elirontaj, senpacianca briligi siajn lertecojn; arkigita ĝia fajna kaj brila kolo kiel nigra razo****,