Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi petis al; li ke li klarigu kion li diris.

—Mi supozis —daŭrigis Braulio— ke vi cedus*** al li la plej bonan pafon, kaj pro tio mi lasis la ĉaspafilon de don Carlos senmunicia*** kiam li donis ĝin al mi por ke mi ŝarĝu ĝin.

—Vi faris tre malbone —mi observis al li.

—Mi ne faros tion denove, kaj malpli kun li, ĉar mi supozas ke li ne plu ĉasos kun ni… Ha! La fraŭlino Maria donis al mi mil depeŝojn por Transito: mi dankas al ŝi tiom ke ŝi volonte akceptis esti nia madrina*****… kaj mi ne scias kon fari por ke ŝi sciu ĝin: vi devas diri ĝin al ŝi.

—Mi faros ĝin tiel; estu senzorga.

—Adiaŭ —diris li etendanta al mi sincere la manon, sen lasi pro tio tuŝi la alon*** de la ĉapelo kun la alia—; ĝis dimanĉo.

Li eliris de la korto vokanta siajn hundojn per akuta** fajfo kiun li produktis ewn tiuj kazoj, premanta per la montrofingo kaj la polekso la suban lipon.****



ĈAPITRO XXVII.

Ĝis tiam mi estis sukcesinta ke Karlo faru al mi neniun konfidencon pri la pretendoj kiuj en momento al li ne konvena portintis lin al mia hejmo.

Sed poste, kiam ni troviĝis solaj en mia ĉambro, kien li irigis min pretekstante deziron ripozi kaj ke ni legu ion, mi komprenis ke li metos min en la malfacilan pozicion de kiu sukcese mi estis eskapinta ĝis tiu momento per multe da ruzoj. Li kuŝiĝis sur mian liton, plendante pri varmo; kaj kiam mi diris ke mi alportigus al ni kelkajn fruktojn, li rimarkigis al mi ke tiuj faras al li malbonon ek de kiam li estis suferinta intermitajn febrojn. Mi alproksimiĝis al la bretaro demandante kion li deziras ke ni legu.