Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Bonvolu legi nenion — li respondis.

—Ĉu vi ne volus ke ni prenu banon en la rivero?

—La suno kaŭzis al mi kapdoloron.

Mi proponis ke li prenu alkalon.

—Ne, ne; ĉi tio ne daŭros —li respondis rifuzante ĝin.

Poste, frapante siajn botojn per la vipo kiun li havis en la mano:

—Mi ĵuras ke mi ne plu iros ĉasadi ian ajn specon. Karamba!, vidu ke maltrafi tiun pafon...

—Tio povas okazi al ĉiuj —mi rimarkigis al li, rememorante la venĝon de Braŭljo.

—Ĉu vere al ĉiuj? Maltrafi cervon je tiu distanco, nur povas okazi al mi.

Post unu momento da silento li diris, serĉante iom per la okuloj en la ĉambro.

—Kio okazis al la floroj kiuj estis ĉi tie hieraŭ? Hodiaŭ oni ne metis novajn.

—Se mi estus sciinta ke vin plezurigas ilin vidi tie, mi estus ordoninta ke oni metu ilin. En Bogoto vi ne estis flor-ŝatanto.

Kaj mi komencis foliumi libron malfermite kuŝantan sur la tablo.

—Mi neniam estis tia —respondis Karlo—, sed... ne legu, homo! Vidu: bonvolu sidiĝi ĉi apude, ĉar mi devas raporti al vi aferojn tre interesajn. Fermu la pordon.

Mi min vidis senelirebla; mi strebis por prepari mian fizionomion kiel eble plej bone en tia situacio, ĉiukaze decidita kaŝi al Karlo kiom enorman stultaĵon li farus per siaj konfidencoj.

Lia patro, alvenante tiumomente al la sojlo de la pordo, liberigis min de la turmento al kiu li estis submetonta min.

—Karlo —diris don Jeronimo el ekstere—: ni bezonas vin ĉi tie. — En lia voĉtono estis io kiu ŝajnis al mi signifi: “Tio jam tre progresis”.