Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Karlo imagis ke siaj aferoj marŝas sur reloj. Per unu salto li ekstaris respondante:

―Mi tuj iros! — kaj li eliris.

Se mi ne estus ŝajniginta legi per la plej granda trankvilo dum tiuj momentoj, li verŝajne estus alproksimiĝinta al mi, por diri ridetante: “Konsiderante la surprizon kiun mi preparas al vi, vi pardonos ke ĝis nun mi diris al vi nenion pri ĉi tiu afero”... Sed probable mi ŝajnis al li tiom indiferenta al tio akazanta kiom mi klopodis ĝin ŝajnigi; kio signifis atingi multon.

Per la bruo de la paŝoj de la duopo, mi sciis ke ĝi eniras en la ĉambron de mia patro.

Ne volante retroviĝi en la danĝero ke Karlo parolu al mi pri siaj aferoj, mi min direktis al la ĉambroj de mia patrino. Maria estis en la kudro-ĉambro: ŝi sidadis sur skabelo, de kiu faladis ŝaŭme, intermite suprenfaldita per nodoj el ĉiel-blua rubando, ŝia blank-muslina jupo; la hararo, ankoraŭ sen plektoj, bukle rulfaladis sur ŝiajn ŝultrojn. Sur la tapiŝo je ŝiaj piedoj Johano estis endormiĝinta, ĉirkaŭita de siaj ludiloj. Kun la kapo iomete retroklinita, ŝi ŝajne rigardadis la infanon: falinte de la manoj, kuŝadis sur la tapiŝo la lin-tolaĵo kiun ŝi estis kudranta.

Ekaŭdinte paŝojn ŝi levis la okulojn al mi; pasigis la manojn sur siajn tempiojn por ilin liberigi de kapharoj ne kovrantajn ilin, kaj hontema kliniĝis rapide por delevi la kudraĵon.

—Kie estas mia patrino? —mi demandis al ŝi, ne rigardante ŝin por kontempli la belecon de la dormanta infano.

—En la ĉambro de paĉjo.

—Kaj trovante sur mia vizaĝo kion timide ŝi estis serĉinta dirante ĉi tion, ŝiaj lipoj provis rideti.

Duone surgenue, mi viŝadis per mia tuko la frunton de la etulo.

—Ha! —ekkriis Maria—, ĉu mi konstatis ke li estis ekdorminta? Mi tuj enlitigos lin.