Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj ŝi proksimiĝis por preni Johanon. Mi estis jam levanta lin sur miajn brakojn, kaj Maria atendadis lin sur la siajn: mi kisis la duoapertajn kaj purpurajn lipojn de Johano, kaj kiam mi proksimigis lian vizaĝon al tiu de Maria, ŝi metis la siajn sur tiun buŝon kiu ridetadis ricevante niajn karesojn kaj lin premis tenere sur sian bruston.

Ŝi eliris por reokupi post kelkaj momentoj sian sidilon, apud kiun mi estis lokinta la mian.

Ŝi estis ordiganta la ilojn de sia kudro-skatolo, malordigitajn de Johano, kiam mi diris al ŝi:

―Ĉu vi parolis hodiaŭ kun mia patrino pri iuj proponoj de Karlo?

―Jes ―ŝi respondis, plidaŭrigante la aranĝadon de la skatolo sed sen rigardi min.

―Kion ŝi diris al vi? Lasu tion nun, kaj parolu ni serioze.

Ŝi serĉis ion sur la planko, kaj fine montrante ŝajne seriozan aspekton, kiu ne kaŝadis la intensan ruĝon de ŝiaj vangoj nek la malbone vualitan brilon de ŝiaj okuloj, ŝi respondis:

―Multajn aferojn.

―Kiujn?

―Tiujn kiujn via moŝto konsentis ke ŝi diru al mi.

―Mi?, kaj kial vi nun traktas min tiel formale?

―Ĉu vi ne konstatas ke tio okazas ĉar kelkfoje mi forgesas...?

―Rakontu la aferojn pri kiuj mia patrino parolis al vi.

―Nu, ŝi ordonis ke mi ne rakontu pri ili... Sed eblas rakonti kion mi respondis al ŝi.

―Bone, ni vidu.

―Mi diris al ŝi ke... Ankaŭ tiuj ne direblas.

―Vi diros ilin al mi ali-okaze, ĉu ne?

―Jes; hodiaŭ ne.

―Mia patrino sciigis al mi ke vi estas decidita respondi al li kion vi devas, celante komprenigi al li ke vi taksas kiom valoras la honoro kiun li faras al vi.