Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam ŝi fikse rigardis min sen respondi.

―Tiel devas esti ―mi daŭrigis.

Ŝi klinis la okulojn kaj restis silenta, ŝajne neatentema lokante laŭorde la kudrilojn de sia pinglo-kuseneto.

―Maria, ĉu vi ne aŭdis min?

―Jes.

Kaj ŝi serĉis denove miajn rigardojn, kiujn ne eblis al mi apartigi de ŝia vizaĝo. Tiam mi vidis ke en ŝiaj okulharoj briladis larmoj.

―Sed kial vi ploras?

―Ne, mi ne ploras... ĉu mi ploris?

―Kaj preninte mian tukon ŝi rapidege sekigis al si la okulojn.

―Oni suferigis vin per tio, ĉu ne? Se vi malgajiĝos, ni ne plu parolu pri tiu afero.

―Ne, ne; parolu ni.

―Ĉu estas granda ĝeno decidiĝi aŭdi kion Karlo diros al vi hodiaŭ?

―Mi devas tuj kontentigi panjon; sed ŝi promesis al mi ke vi ambaŭ akompanos min. Vi estos tie, ĉu ne?

―Kaj por kio devas okazi tiel? Kiamaniere li havos okazon por paroli al vi?

―Sed vi estos kiel eble plej proksime.

Kaj ekaŭskultante:

―Estas panjo kiu venas ―ŝi daŭrigis, metante unu el siaj manoj inter la miajn, por lasi ke miaj lipoj tuŝu ĝin, kiel ŝi kutimis fari kiam ŝi volis fari kompleta, ĉe la disiĝo, mian kelkminutan feliĉon.

Mia patrino eniris, kaj Maria, jam starante, diris al mi:

―La banujo?

―Jes ―mi ripostis al ŝi.

―Kaj la oranĝoj kiam vi estos tie.

―Jes.

Miaj okuloj sendube kompletigis ĉi tiujn respondojn tiel tenere kiel mia koro deziradis, ĉar ŝi, kontenta pri mia kaŝemo, ridetadis aŭdante ilin.