Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi estis finvestanta min ĉe la ombro de la oranĝarboj de la banujo kiam don Jeronimo kaj mia patro, kiu deziris montri al li la plej belan ornamaĵon de sia ĝardeno, alvenis al ĝi. La akvo estis je la nivelo de la ŝpruco, kaj en tiu oni vidadis, flosantaj aŭ vagantaj sur la fondo de la travidebla akvo, la rozojn kiujn Stefana estis disĵetinta en la basenon.

Stefana estis dekdujara nigrulino, filino de iuj el niaj gesklavoj: ŝiaj karaktero kaj beleco faradis ŝin agrabla al ĉiuj. Ŝi havis fanatikan kor-inklinon al sia fraŭlino Maria, kiu senĉese zorgis por vestigi ŝin gracie.

Stefana alvenis iom post mia patro kaj sinjoro M***, kaj tute certa ke ŝi jam povas alproksimiĝi, prezentis al mi pokalon entenantan oranĝon kun vino kaj sukero.

―Homo, via propra filo vivas ĉi tie kia reĝo ―diris don Jeronimo al mia patro; ĉi lasta ripostis, dum ili ĉirkaŭiradis grupon da oranĝ-arboj por preni la vojon hejmen.

―Li travivis ses jarojn kiel studento, kaj li devos ankoraŭ vivi tiel almenaŭ kvin pliajn jarojn.



ĈAPITRO XXVIII.

Tiun posttagmezon, antaŭ ol la virinoj leviĝu por prepari la kafon, kiel ili faradis ĉiufoje kiam estis fremduloj en la hejmo, mi portis al konversado la fiŝ-kaptadojn de la infanoj kaj priskribis la motivon pro kiu mi estis proponinta al ili ĉeesti tiutage la lokadon de la hokoj en la rojon. Oni akceptis mian proponon elekti tiun lokon por la promenado. Nur Maria rigardis mi kvazaŭ dirante: “Nu, ĉu ne estas alia rimedo?”

Ni jam estis trairantaj la ĝardenon. Necesis atendi Maria-n kaj ankaŭ mian fratinon, kiu estis irinta enketi pri la kaŭzo de ŝia prokrasto. Mia patrino sin estis apoganta sur mian brakon. Emma ĝentile rifuzis apogi sin sur tiun de Karlo, sub la preteksto porti je la mano