Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu el la infanoj: Maria akceptis ĝin preskaŭ tremante, kaj metante sian manon sur ĝin, ŝi haltis por atendi min; apenaŭ eblis indiki al ŝi ke estas necesa ne heziti.

Ni estis alvenintaj al la punkto de la riverbordo kie sur la depresio de la valo, tapiŝita per fajna herbo, elstaras interspacige nigraj ŝtonoj makulitaj de blankaj muskoj.

La voĉo de Karlo iom post iom prenis konfidencan tonon: ĝis tiam li estis sendube retrovanta sian kuraĝon kaj provadis ĉirkaŭparoli por akiri puŝan venton. Maria pliafoje provis halti: en ŝiaj rigardoj al mia patino kaj al mi videblis preskaŭ petego; kaj ne restis al mi alia rimedo ol klopodi ne renkonti ilin: ŝi vidis en mia mieno ion kio montris al ŝi la turmenton regantan min, ĉar sur ŝia vizaĝo jam pala mi rimarkis rezolutecan aspekton fremdan al ŝi. Pro la teniĝo de Karlo mi konvinkiĝis ke estis alveninta la momento en kiu mi deziradis aŭskulti. Ŝi ekrespondadis, kaj ĉar ŝia voĉo, kvankam trema, estis pli klara ol li ŝajnis deziri, atingis miajn orelojn tiuj ĉi frazoj interrompitaj:

Estintus pli konvena ke via moŝto parolu nur kun ili... Mi scias estimi la honoron kiun via moŝto... Ĉi tiu malakcepto...

Karlo estis perturbita: Maria delasintis lian brakon, kaj finparolante ludadis per la hararo de Johano, kiu tenante ŝin ĉe la jupo montradis al ŝi grapolon de adorotes2 pendantan de la proksima arbo.

Mi dubas ke la sceno kiun mi ĵus priskribis kiel eble plej ekzakte estu taksata kiom ĝi valoris fare de don Jeronimo, kiu kun la manoj en la poŝoj de sia blua bluzo, proksimiĝadis tiumomente kun mia patro; por ĉi lasta ĉio okazis kvazaŭ li estus aŭdinta tion.

Maria ruze aliĝis al nia grupo kun la preteksto helpi Johanon deŝiri kelkajn morusojn ekster lia atingo. Ĉar mi estis jam preninta la fruktojn por ilin doni al la infano, ricevante ilin ŝi diris al mi.