Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kion mi povas fari por ne reveni kun tiu sinjoro?

―Tio neeviteblas ―mi respondis. Kaj mi alproksimiĝis al Karlo invitante lin malsupreniri iom pli laŭ la deklivo por vidi belan fludormejon, kaj mi insistadis al li kun la plej granda natureco kiun eblis al mi ŝajnigi, por ke ni venu baniĝi la postan matenon. La loko estis pentrinda; sed, absolute sendube, Karlo vidadis en ĝi, malpli ol en iuj ajn aliajn, la belecon de la arboj kaj la florantajn lianojn kiuj baniĝadis en la ŝaŭmoj, kiaj girlandoj malligataj de la vento.

La finkaŝiĝanta suno makuladis la montetojn, la arbarojn kaj la fluojn per topazo-koloraj splendoj; per la lumo milda kaj mistera kiun la kamparanoj nomas “la suno de la cervoj”, sendube ĉar je tiu horo tiuj loĝantoj eliras el la veprejoj serĉe de nutraĵo en la esparto-kampoj de la altaj monto-krestoj aŭ piede de la agavoj kreskantaj inter la rok-fendoj.

Kiam Karlo kaj mi aliĝis al la grupo konsistigita de la ceteraj, tiuj estis prenontaj la vojon al la domo, kaj mia patro, kun oportuneco perfekte klarigebla, diris al don Jeronomo:

―Ek de nun ni ne ŝajnigu nin malsanemulojn; revenu ni kune.

Dirinte tion ĉi, li prenis la manon de Maria por ĝin meti sur sian brakon, lasante sinjoron M*** akompani mian patrinon kaj Emma-n.

―Ili kondutis pli galante ol ni ―mi diris al Karlo, indikante al li mian patron kaj la lian.

Kaj ni sekvis ilin, dum mi portadis surbrake Johanon, kiu malfermante la siajn sin estis prezentinta al mi dirante:

―Bonvolu levi min, ĉar ĉi tie estas dornoj kaj krome mi estas laca.

Poste Maria raportis al mi ke mia patro, eksuprenirante la mildajn deklivojn de la valo, demandis al ŝi kion Karlo estis dirinta al ŝi; kaj ĉar li, antaŭ ŝia silentado, ĝentile insistis ke ŝi rakontu al li, tiele kuraĝigita ŝi fine decidis rakonti kion ŝi estis respondinta al Karlo.

―Tio signifas ―demandis al ŝi mia patro preskaŭ ridante, aŭskultinte la