Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mia patro klopodis kiom eble fari malpli malfacila la situacion de sinjoro M*** kaj de lia filo kiu, laŭ tio rimarkebla, estis parolinta kun don Jeronimo pri la okazintaĵoj de la posttagmezo: ĉiu strebo rezultis vana. Dirinte ek de la mateno ke li frue leviĝus la postan tagon, sinjoro M*** insistis ke estas al li necesa troviĝi fruege en sia bieno, kaj li retiriĝis kun Karlo je la naŭa vespere, post kiam li adiaŭis la familion en la salono.

Mi akompanis mian amikon al lia ĉambro. Mia tuta amemo al li estis revivinta dum tiuj lastaj horoj de lia restado en mia hejmo: lia nobleco, tiu nobleco kiun tiomfoje li pruvis al mi dum nia studenta kunvivado, regrandigadis lin antaŭ mi. Ŝajnis al mi preskaŭ kritikinda la rezerviĝemo kiun mi estis devinta uzi al li. Se kiam mi eksciis pri liaj pretendoj, mi diradis al mi mem, mi estus informinta lin pri mia amo al Maria, kaj pri tio kio dum tiuj monatoj ŝi estis fariĝinta por mi, li, ne kapabla alfronti la fatalajn prognozojn de la kuracisto, estus rezigninta sian intencon; kaj mi, malpli nekonsekvenca kaj pli lojala, havus nenion por riproĉi al mi mem. Tre baldaŭ, se li jam ne komprenas ilin, li devos koni la motivojn de mia rezerviĝemo, konsiderante ke tiu rezerviĝemo estus povinta fari al li tiom da malbono. Tiuj ĉi pripensoj afliktadis min. La sugestoj ricevitaj de mia patro por regi tiun aferon estis tiaj, ke per ili mi povis tute senkulpigi min. Sed ne: kio vere estis okazinta, kio devis okazi kaj fakte okazis, estis ke tiu amo, por ĉiam alpropriginte al si mian animon, ĝin estis farinta nesentema al ĉiu alia sento, blinda al ĉio ne rilatanta al Maria.

Tuj kiam ni estis solaj en mia ĉambro, li diris al mi, prenante la perfektan aspekton de studenta familiareco, sen ke tute malaperu el lia vizaĝo la ĉagreno kiun ĝi estis montranta.

―Mi devas peti vian pardonon pro iu manko de konfido je via lojaleco.