Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi deziradis tuj aŭdi la konfidencon, tiom timindan al mi unu tagon antaŭe.

―Pro kia manko? ―mi respondis―: mi ĝin ne rimarkis.

―Ĉu vere vi ne rimarkis ĝin?

―Ne.

―Ĉu vi ne scias kiucele venis mia patro kaj mi?

―Jes.

―Ĉu vi estas informita pri la rezultato de mia propono?

―Ne bone, sed...

―Sed vi komprenas ĝin.

―Tio estas vero.

―Bone. Nu, kial mi ne parolis kun vi pri miaj pretendoj, antaŭ ol paroli kun iu ajn alia, antaŭ ol konsulti mian patron?

―Troa delikateco viaflanke...

―Ne ekzistas tia delikateco: nur temas pri stulteco, manko de antaŭvido, neglekto de... kion vi preferas; sed ties nomo ne estas tiu, kiun vi uzis por ĝi.

Li promenadis tra la ĉambro; kaj poste haltante antaŭ la fotelo kiun mi estis okupanta:

―Aŭdu ― li diris―, kaj miru je mia naivo. Damne!, komprenu la diablo por kio utilas esti vivinta dudekkvar jarojn: antaŭ iom pli ol unu jaro mi disiĝis de vi por reveni al Kaŭka, kaj volu Dio ke mi estu atendinta vin kiel vi tiom deziris tion. Ek de mia alveno hejmen mi estis objekto de la plej komplezemaj ĝentilaĵoj fare de via patro kaj de via tuta familio: ili vidadis en mi amikon vian, ĉar verŝajne vi estis sciiginta al ili la specon de amikeco kiu ligas nin. Antaŭ ol vi venu, mi vidis du aŭ tri fojojn fraŭlinon Maria-n kaj vian fratinon, ĉu okaze de vizito miahejme, ĉu ĉi tie. Antaŭ unu monato mia patro parolis kun mi pri la plezuro kiun mi farus al li edziĝante al unu el ili. Via kuzino estis estinginta en mi, nescie, ĉiujn tiujn Bogotajn rememorojn kiuj tiom torturadis min, kiel tion sciigadis al vi miaj unuaj leteroj. Mi interkonsentis kun mia patro ke