Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mianome li petus la manon de fraŭlino Maria. Kial mi ne provis vidi vin antaŭe? Estas vero ke la long-daŭra malsano de mia patrino retenis min en la urbo; sed kial mi ne skribis al vi? Ĉu vi scias kial?... Mi opiniis ke konfidi al vi miajn pretendojn signifas kvazaŭ postuli de vi ion favore al mi, kaj la orgojlo tion malpermesis al mi. Mi forgesis ke vi estas mia amiko; ankaŭ vi rajtus ―rajtas― tion forgesi. Sed se via kuzino estus aminta min; se estintus amo kio estis nenio pli ol la konsideroj pri kiuj via amikeco rajtigadis min, ĉu vi estus permesinta ke ŝi fariĝu mia edzino sen... Nu!, mi estas stulta demandante vin pri tio, kaj vi tre saĝa ne respondante al mi.

―Vidu ― li aldonis post unu momento dum kiu li restis kubute apogata sur la fenestro―: vi scias ke mi ne estas unu el tiuj uloj kiuj ekmortas pro ĉi aferoj… vi certe rememoras ke mi ĉiam priridis la fidon per kiu vi kredadis je la grandaj pasioj de tiuj francaj dramoj kiuj dormigadis min kiam vi ilin legadis al mi la vintrajn noktojn.. Nun temas pri alia afero: mi devas edziĝi; kaj plaĉis al mi la ideo eniri en vian hejmon, esti kvazaŭ via frato. Tio ne okazis; sed anstataŭe mi devos serĉi virinon kiu amu min sen ke mi meritu vian malamon, kaj...

―Mian malamon! ―mi ekkriis interrompante lin.

―Jes; pardonu mian sinceron. Kia infanaĵo; ne: kia senprudenteco estintus meti min en tian situacion! Bela rezulto: afliktoj al via familio, rimorso al mi, kaj la perdo de via amikeco.

―Vi certe multe amas ŝin ―li daŭrigis post paŭzo―; multe, ĉar sufiĉis al mi malmulte da horoj por tion kompreni, kvankam vi klopodis ĝin kaŝi al mi. Ĉu ne estas vero ke vi amas ŝin same kiel vi kredis povi ami kiam vi estis dekok-jara?

―Jes ―mi respondis delogita de lia nobla sincereco.

―Kaj ĉu via patro ne scias tion?

―Jes, li scias.