Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ĉu jes? ―li demandis surprizita.

Tiam mi rakontis al li mian interparoladon de antaŭ kelkaj tagoj kun mia patro.

―Do ĉion, ĉion vi frontas? ―li demandis al mi mirige, tuj post kiam mi finis mian rakonton.― Kaj kio pri tiu malsano kiu verŝajne estas tiu sama di ŝia patrino? Kaj eble vi pasigos duone vian vivon sidante sur tombo...?

Ĉi lastaj vortoj tremigis min de angoro: tiuj vortoj, parolitaj de la buŝo de viro al kiu nenio krom lia amo al mi povis sugesti ilin; diritaj de Karlo, kiun trompis neniu fascino, enhavis teruran solenon, eĉ pli teruran ol la jeso per kiu mi ĵus estis respondinta ilin.

Mi ekstaris, kaj kiam mi etendis miajn brakojn al li, Karlo premis min kvazaŭ kun tenereco inter la siajn. Mi apartiĝis de li, sufokata de tristeco sed fine libera de la rimorso kiu estis hontiganta min ĉe la komenco de nia interparolado.

Mi revenis al la salono. Dum mia fratino prov-ludadis per la gitaro novan valson, Maria rakontis al mi sian konversacion kun mia patro dum la reveno de la promenado. Neniam antaŭe ŝi estis montrinta sin tiom elverŝiĝema kun mi: rememorante tiun dialogon, la embaraso ofte vualadis ŝiajn okulojn kaj la plezuro ludadis sur ŝiaj lipoj.



ĈAPITRO XXIX.

La alveno de la kurieroj kaj la vizito de gesinjoroj M... estis amasigintaj farendaĵojn sur la skribotablon de mia patro. Ni laboradis preskaǔ seninterrompe la tutan sekvan tagon, sed kiam ni kuniĝis kun la familio en la manĝoĉambro, la rideto de Maria faradis al mi dolĉajn promesojn por la horo de ripozo; ili kapablis igi al mi leĝera eĉ la plej penigan laboron.