Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je la oka vespere mi akompanis mian patron ĝis lia dormoĉambro, kaj respondante al mia kutima ĝiso, li aldonis:

―Ni faris iom, sed restas ankoraǔ multo. Do, ĝis morgaǔ frumatene.

En tagoj kiaj tiu, Maria ĉiam atendis min vespere en la salono, konversante kun Emma kaj mia patrino, legante al ĉi lasta iun ĉapitron de la Imitado de la Virgulino, aǔ lernigante preĝojn al la infanoj.

Ŝi estis tiel certa ke mi bezonegas pasigi ŝiaflanke kelkajn momentojn je tiu horo, ke ŝi ilin koncedis al mi kiel io kion ŝi ne rajtis rifuzi al mi, sen kaŝi la plezuron kiun mi havigis al ŝi kaj sen kaŝi tiun kiun ŝi koncedis al mi. En la salono aǔ en la manĝoĉambro ĉiam estis ŝiaflanke unu sidloko libera por mi, kaj unu dam-tabulo aǔ la ludkartoj utilis al ni kiel preteksto por babili duope, malpli per vortoj ol per rigardoj kaj ridetoj. Tiam ŝiaj okuloj, somnolaj pro la animdormo, ne evitis la miajn.

―Ĉu vi vidis vian amikon ĉimatene? ―ŝi demandis al mi provante trovi respondon en miaj brovoj.

―Jes; kial tion vi demandas nun?

―Ĉar tion mi ne povis antaǔe.

―Kaj kial al vi interesas tion scii?

―Ĉu li insistis ke vi reciproku lian viziton?

―Jes.

―Vi iros ĝin reciproki al li, ĉu ne?

―Tutcerte.

―Li tre amas vin, ĉu ne?

―Tion mi ĉiam kredis.

―Kaj ĉu vi ankoraǔ kredas tion?

―Kial ne?

―Ĉu vi amas lin same kiel kiam vi ambaǔ estis en la lernejo?

―Jes; sed kial paroli hodiaǔ pri ĉio ĉi?

―Ĉar mi volus ke vi estus ĉiam lia amiko, kaj ke li daǔre estus via... Sed vi certe rakontis nenion al li.