Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Nenion pri kio?

―Nu, pri tio.

―Sed pri kiu afero?

―Vi bone scias pri kio mi parolas... Vi ne diris al li, ĉu?

Mi ĝojis pro la malfacilo kiun ŝi spertis por demandi al mi ĉu mi estis parolinta al Karlo pri nia amo, kaj respondis al ŝi:

―Unuafoje mi ne komprenas vin.

―Sankta Dio! Kiel vi ne komprenas? Ĉu vi fine parolis al li pri tio...

Kaj ĉar mi restis rigardante ŝin dum mi ridetis pri ŝia infaneca strebado, ŝi daǔrigis:

―Bone, finfine ne parolu ―kaj komencis fari turetojn per la diskoj de la tabulo sur kiu ni estis ludantaj.

―Se vi ne rigardas min ―mi diris al ŝi―, mi ne rakontos al vi kion mi diris al Karlo.

―Nu, bone..., bonvole, diru ―ŝi respondis provante fari kion mi postulis de ŝi.

―Mi rakontis ĉion al li!

―Ha, ne! Ĉu ĉion?

―Ĉu mi misagis?

―Se tiel devis okazi... Sed do, kial vi ne rakontis tion al li antaǔ ol li venu?

―Mia patro oponis al tio.

―Jes, sed li ne estus veninta: kaj ĉu tio ne estintus pli bona?

―Sendube; sed mi ne devis tion fari, kaj hodiaǔ li estas kontenta je mi.

―Ĉu li daǔre estos via amiko?

―Ne ekzistas motivo por ke li ĉesu esti tia.

―Jes, ĉar mi ne volas ke pro tio...

―Karlo dankos al vi tiom kiom mi tiun deziron.

―Do vi lasis lin kiel kutime. Kaj ĉu li foriris kontenta?