Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Tiel kontenta kiel eblis fariĝi tia.

―Sed mi ne kulpas, ĉu?

―Ne, Maria; kaj li ne ŝatas vin malpli ol antaǔe pro tio kion vi faris.

―Se li vere amas vin, tiel devas esti. Kaj ĉu vi scias kial ĉio okazis tiamaniere kun tiu sinjoro?

―Kial?

―Sed ve al vi se vi priridos.

―Mi ne priridos.

―Sed se vi jam priridantas!

―Ne pri tio kion vi diros, sed pri tio kion vi diris al mi; diru, Maria.

―Tio okazis ĉar mi multe preĝis al la Virgulino por ke ŝi ĉion okazigu ĉimaniere, ek de hieraǔ kiam panjo parolis kun mi.

―Kaj se la Virgulino ne estus koncedinta kion vi petis al ŝi?

―Tio estis neebla: ŝi ĉiam koncedas al mi kion mi petas al ŝi; kaj ĉar ĉi fojon mi tiom petegis al ŝi, mi estis certa ke ŝi aǔskultus min. Panjo retiriĝas ―ŝi aldonis, kaj Emma endormiĝas. Jam sufiĉas, ĉu ne?

―Ĉu vi volas iri?

―Kaj kion mi devas fari?... Ĉu vi multe skribos ankaǔ morgaǔ?

―Verŝajne jes.

―Kaj kiam venos Transito?

―Je kioma horo li venos?

―Li sendis diri ke je la dekdua.

―Je tiu horo ni estos fininta.

―Ĝis morgaǔ.

Ŝi respondis al mia ĝiso per la samaj vortoj, sed mirante ke mi restigis al mi la poŝtukon tenatan en la mano kiun ŝi premigis al mi***. Maria ne komprenis ke tiu parfumita poŝtuko estas trezoro por unu el miaj noktoj. Poste ŝi preskaǔ ĉiam rifuzis koncedi al mi tiun valoraĵon, ĝis kiam venis la tagoj dum kiuj tiomfoje miksiĝis niaj larmoj.