Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falintajn sur la kolon de mia patro, la rozo kiun ŝi portis sur unu el la har-plektaĵoj falis ĉe liajn piedojn. Ŝi estis levonta ĝin, sed mia patro ĝin estis jam preninta. Maria reokupis sian lokon malantaǔ la seĝo kaj li diris, post longa sinrigardado en la spegulo:

―Mi nun relokigos ĝin kie ĝi troviĝis, por rekompenci al vi la bone faritan laboron. ―Kaj proksimiĝante al ŝi, kaj lokigante la floron kun tiom da gracio kiel tion estus povinta fari Emma, li aldonis:

―Mi povas ankoraǔ veki envion.

Li retenis Maria-n, kiu montris emon retiriĝi timante kion li povus aldoni; kisis ŝian frunton kaj diris al ŝi mallaǔte:

―Hodiaǔ ne estos kiel hieraǔ. Ni finos frue.



ĈAPITRO XXXI.

Estis ĉirkaǔ la dekunua. Fininte la laboron, mi staris kubute apogata ĉe la fenestro de mia ĉambro.

Tiuj momentoj de forgeso pri mi mem, en kiuj mia pensado ŝvebis en regionoj al mi kvazaǔ nekonataj; momentoj en kiuj la kolomboj kiuj sidis en la ombro sur la oranĝ-arboj premataj sub la pezo de siaj or-grapoloj, amindume interŝanĝis karesajn murmurojn; en kiuj la voĉo de Maria, kverado eĉ pli dolĉa, atingis miajn orelojn, enhavis ĉarmon neesprimeblan. La infanaĝo, kiu en sia nesatigebla scivolo miras ĉe ĉio nova kion la naturo, dia instruistino, montras al ties rigardoj... la adoleskaĝo, kiu ĉion divenante, nevole delicumas per ĉastaj amvizioj...antaǔsento de feliĉo tiomfoje kaj vane atendita; nur tiuj scias alporti tiujn horojn ne kalkulitajn en kiuj la animo ŝajnas peni por reveni al la feliĉoj de iu Edeno ―sonĝo aǔ realaĵo― kiun ĝi ankoraǔ ne estas forgesinta.

Ne estis la branĉoj de la rozujoj, al kiuj la limfoj de la rivero prenadis leĝerajn petalojn por ornamiĝi dum la fuĝo; ne la majesta flugado de la nigraj agloj sur la proksimaj