Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pintoj, ne estis tio kion vidis miaj okuloj; estis tio, kion mi jam ne plu vidos; tio kion mia spirito febligita de afliktaj realaĵoj ne serĉas, aǔ admiras nur en siaj sonĝoj: la mondo kiun ekstaze mi kontemplis en la unuaj printempoj de la vivo.

Sur la nigra kaj sinua vojo de la montetoj mi ekvidis Transiton kaj ŝian patron, kiuj venis por plenumi la promeson faritan al Maria. Mi transiris la ĝardenon kaj subiris la unuan monteton por atendi ilin sur la ponto de la akvofalo, videbla el la salono de la domo.

Ĉar ni troviĝis ekstere, la montaranoj ne estis ankoraǔ timidaj kun mi; ili diradis al mi ĉion kion ili kutimis rakonti post kelkaj tagoj sen intervido.

Mi demandis pri Braǔljo al Transito.

―Li restis profitante la belan sun-veteron por la sarkado. Kaj kio pri la Virgulino de la seĝo?

Transito kutimis tiamaniere demandi al mi pri Maria ek de kiam ŝi rimarkis la notindan similecon inter la vizaĝo de sia estonta nupto-patrino kaj tiu de iu bela Madono de la preĝ-ĉapeleto de mia patrino.

―La viva fartas bone kaj atendas vin ―mi respondis al ŝi―; tiu pentrita, statas meze de floroj kaj lumigita por ke ŝi faru vin tre feliĉa.

Dum ni alproksimiĝis al la domo, Maria kaj Emma eliris por akcepti Transiton, al kiu ili diris, inter aliaj regaloj, ke ŝi estis tre linda; kaj tio estis vera, ĉar la feliĉo ŝin beligis.

Jozefo ricevis, kun la ĉapelo enmane, la varmajn salutojn de la fraǔlinoj; kaj liberigante sin de la tornistro kiun li portadis, ĉe la dorso, plena de legomoj por donaco, li eniris kun ni, puŝite de mi, en la ĉambron de mia patrino. Dum li paŝadis tra la salono, Mayo, kiu estis dormanta sub unu el la tabloj, graǔlis al li, kaj la montarano ripostis al ĝi ridante: