Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La junulino fariĝis ruĝa kia merizo, respondante al mi:

―Tiuj kiujn mi priparolas estas la personoj riĉaj, la sinjorinoj.

Jozefo, irinte saluti mian patron, adiaǔis prometante reveni posttagmeze, malgraǔ niaj insistoj por ke li restu kaj tagmanĝu kun ni.

Je la kvina, kiam la familio eliris por akompani Transiton ĝis la piedo de la monto, Maria, kiu iris miaflanke, diradis al mi:

―Se vi estus vidinta mian nupto-filinon kun la edziniĝa kostumo kiun mi faris al ŝi, kaj kun la orelringoj kaj la koliero kiujn donacis al ŝi Emma kaj panjo, mi estas certa ke vi estus trovinta ŝin tre ĉarma.

―Kaj kial vi ne vokis min?

―Ĉar Transito ne konsentis. Ni devas demandi al panjo kion diras kaj kion faras la nupto-gepatroj en la ceremonio.

―Vere, kaj la nupto-gefiloj lernigos al ni kion respondas la gefianĉoj, en la okazo ke iam tio koncernus nin.

Nek la rigardoj nek la lipoj de Maria respondis al ĉi tiu aludo al nia estonta feliĉo; kaj ŝi restis enpensa dum ni iradis la mallongan distancon kiu restis por atingi la randon de la monto.

Tie Braǔljo atendadis sian fianĉinon, kaj antaǔiĝis ridanta kaj respektema por saluti nin.

―Jam estos noktiĝanta por malsupreniri ―diris Transito.

La montaranoj adiaǔis nin afable. Ili estis irintaj iun spacon en la internon de la ĝangalo kiam ni aǔdis la belan voĉon de Braǔljo kiu kantis antioĥianajn “vueltas”.2

Post nia dialogo, Maria ne plu estintis gaja. Vane mi klopodadis kaŝi al mi mem la kaǔzon; bedaǔrinde mi bone konis ĝin; ŝi pensadis vidante la feliĉon de Transito kaj Braǔljo, ke baldaǔ ni estos apartiĝontaj, ke eble ni ne revidus unu la alian...eble pri la malsano el kiu estis mortinta ŝia patrino. Kaj mi ne kuraĝis perturbi ŝian silentadon.