Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

montrante ion nigran en sia mano kaj kion ĝi kaŝis al mi fermiĝante.

―Jes, ĝuste tion; nun donu ĝin al mi.

―Sed ĝi estas nur unu rubando ―ŝi respondis, denove gardante kion ŝi estis montrinta al mi.

―Bone, mi ne plu postulos ĝin al vi

―Nu bone!, kaj kial do mi tondis ilin? La fakto estas, ke necesas ilin aranĝi bone; kaj ĝuste morgaǔ...

―Ĉinokte.

―Ankaǔ; ĉinokte.

Mia brako premis delikate la ŝian, nudan je la muslino kaj puntoj de la maniko; ŝia mano moviĝis iom post iom ĝis ĝi renkontis la mian; ŝi lasis ĝin leviĝi sam-maniere ĝis miaj lipoj; kaj sin apogante pli forte sur min por subiri la ŝtuparon de la koridoro, ŝi diris al mi kun voĉo lanta kaj je vibroj silentaj:

―Ĉu vi nun estas kontenta?, ni ne plu estu tristaj.

Tiun vesperon mia patro volis ke postmanĝe mi legu al li ion el la lasta numero de “La Tago”. Post la legado, li retiriĝis, kaj mi transiris al la salono.

Johano alproksimiĝis al mi kaj apogis la kapon sur unu el miaj genuoj.

―Ĉu vi ne povas dormi ĉivespere? ― mi demandis karesante lin.

―Mi volas ke vi dormigu min ―Respondis li en tiu lingvo kiun malmultaj kapablis kompreni.

―Kaj kial ne Maria?

―Mi estas tre kolera al ŝi ―ripostis li instaliĝante pli komforte.

―Al ŝi? Kion vi faris al ŝi?

―Sed estas ŝi kiu ne amas min ĉinokte.

―Rakontu al mi kial.

―Mi petis ke ŝi rakontu al mi la fabelon de la Ruĝa Ĉapeto, kaj ŝi ne volis; mi petis de ŝi kisojn kaj ŝi ne atentis min.

La plendoj de Johano igis min timi ke la tristeco de Maria estu persistinta.