Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj alproksimiĝis al ŝi provante malkovri ŝian vizaĝon. Trovante la lipojn de Maria ridetantaj, kaj la okulojn amplenaj, ankaǔ li ridis, kaj ĉirkaǔprenante ŝin je la talio apogis sian kapon sur ŝian sinon, dirante:

―Mi amas vin kiel la okuletojn, mi amas vin kiel la koron. Mi jam ne estas kolera nek stulta. Ĉinokte mi preĝos la Dio-benon tre serioze por ke vi faru al mi plian pantalonon.

Montru al mi la pantalonojn kiujn oni faras al vi ― mi diris.

Johano ekstaris sur la sofo, inter Maria kaj mi, por admirigi al mi sian unuan pantalonon.

―Kia belaĵo! ―mi ekkriis brakumante lin―. Se vi multe amas min kaj estos serioza, mi sukcesos farigi multajn al vi, kaj mi aĉetos por vi selon, zahonojn, spronojn...

―Kaj nigran ĉevaleton ―li interrompis.

―Jes.

Li brakumis min donante al mi longdaǔran kison, kaj kaptita je la kolo de Maria, kiu turnadis la vizaĝon por eviti liajn lipojn, li devigis ŝin akcepti tutsaman regalon. Li genuiĝis kie li estis starinta, kun la manoj kunigitaj preĝis devote la Dio-benon kaj kliniĝis dormema sur la jupon kiun ŝi pretigis al li.

Mi rimarkis ke la maldekstra mano de Maria ludadis kun io sur la kapo de la infano, dum malica rideto montriĝis sur la lipoj. Per rapida rigardo ŝi montris al mi inter la haroj de Johano la buklon de tiuj kiujn ŝi estis promesinta al mi; kaj kiam mi jam rapidis ilin preni, retenante ilin ŝi diris:

―Kaj al mi?... Eble estas malbone postuli tion al vi.

―La miajn? ―demandis mi.

Ŝi jesis, aldonante:

―Ĉu ili ne kuŝos taǔge en la sama harujo en kiu mi gardas tiujn de mia patrino?