Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO XXXII.

La sekvan matenon mi devis peni por ne signifi al mia patro kiom embarasa rezultis al mi akompani lin en lia vizito al la malsupraj bienoj. Kiel li tion faris ĉiufoje kiam li estis faronta vojaĝon, kvankam ĝi estus mallonga, li sin enmiksadis en la aranĝon de ĉio, spite al la neneceseco de tio, kaj ripetadis siajn ordonojn pli ol kutime. Ĉar estis necesa porti kelkajn delikatajn provizojn por la semajno dum kiu ni estis restontaj for de la hejmo, provizojn kiujn mia patro tre ŝatis, ride vidante tiujn kiujn Emma kaj Maria aranĝadis en la manĝo-ĉambro en la kestojn kiujn Johano Anĝelo devis porti pendantaj de la sel-kapo, li diris:

―Dio min helpu, karaj! Ĉu tie estos loko por ĉio tio?

―Jes, sinjoro ―respondis Maria.

―Sed tio sufiĉus al episkopo. Aha!, estas vi kiu pli klopodas por ke ni ne pasigu malagrablan tempon.

Maria, kiu surgenue aranĝadis la provizojn, kaj montris sian dorson al mia patro, sin turnis por timide diri al li, ĝuste kiam mi estis alvenanta:

―Sed ĉar vi restos tiomajn tagojn...

―Ne multajn, kara ―li respondis ridante―. Mi ne diras tion por mi: mi ĉion dankas al vi; sed ĉi junulo tiel senentuziasmiĝas tie... Rigardu ― li aldonis sin direktante al mi.

―Kion?

―Bone, ĉion kion ili enmetas. Kun tia provizo eĉ povas okazi ke mi decidu resti dek kvin tagojn.

―Sed panjo mem ordonis ―observis Maria.

―Ignoru tion, judino ―tiel li kutimis nomi ŝin kelkfoje ŝercante kun ŝi―; ĉio estas en ordo; sed mi ne vidas ĉi tie ruĝan vinon el la lasta kiu alvenis, kaj tie ne estas―; necesas alporti el tiu.